Trafiklumoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
==Historio==
[[Image:TaieiTraficLights.jpg|thumb|left|Trafiklumoj en [[Taipei]].]]
Oni povas konsideri kiel la unuaj trafiklumoj tiuj kiuj instaliĝis en la ekstero de la [[Britio|brita]] parlamento de [[Westminster]]; ĝi estis la verko de la [[inĝeniero]] [[J.P. Knight]], specialisto pri indikiloj de [[fervojo]]j. Tiu aparato ekfunkciis la 10a de decembro de [[1868]] kaj imitis la fervojajn indikilojn kaj uzis nur la gaslumojn ruĝajn kaj verdajn nokte. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105a. Ne multe daŭris pro bedaŭrinda akcidenta eksplodo kiu mortigis policanon. Ĝis la invento de la aŭto ĝi ne estis necesa, kaj estis tiam kiam ĝi iĝis necesa kaj oni reprenis sian disvolvigon.
 
La 4an de aŭgusto de [[1914]] instaliĝis la unuaj "modernaj" trafiklumoj, en [[Klevlando]], [[Usono]]. Ĝi regis la trafikon inter la avenuo Euclid kaj la strato 105a Orienta. Ĝi disponis de ruĝaj kaj verdaj lumoj, lokitaj sur bazo kun formo de brako. Krome ĝi enhavis elsendilon de zumoj kiel ties brita antaŭanto. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105a. Tiu havis du kolorojn, ruĝan kaj verdan, kaj la zumilon, baze sur la desegno de James Hoge, por havigi avertilon por kolorŝanĝoj. La desegno de James Hoge ([http://patimg2.uspto.gov/.piw?Docid=01251666&PageNum=6&idkey=NONE USPTO # 1251666 Sept. 22, 1913]) permesis la [[polico]]n kaj [[fajrestingistoj]]n kontroli la signalojn kaze de urĝo.
 
La unuaj trafiklumoj kvarstataj, kun tri koloroj estis kreita de [[policano]] William Potts en [[Detroit]] en 1920.<ref>{{cite journal | quotes=no|first=Sheldon|last=Moyer|title=Mr. 'Trafficlight'|journal=Motor News|publisher=Automobile Club of Michigan|pages=14-15,27|month=March|year=1947|url=http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/mrtrafficlight/mrtrafficlight.html}}</ref>
 
En 1923, Garrett Morgan patentis trafiksignalilon, kvankam ĝi ne estis antaŭanto de la modernaj trafiklumoj.<ref>[http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/ Inventing history:
Garrett Morgan and the traffic signal]. Retrieved 2008-04-16.</ref> Ashville en [[Ohio]] polemikas por esti la loko kun la plej malnovaj funkciantaj trafiklumoj en Usono, uzita en [[vojkruciĝo]] ĝis [[1982]], kiam ili estis translokigitaj al loka muzeo.<ref>[http://ohiosmalltownmuseum.org/museum1.htm Neato Stuff At the Ashville Museum]. ''Ashville Area Heritage Society''. Retrieved 2008-04-16.</ref>
 
La unua interkonektita sistemo de trafiklumoj estis instalita en [[Sallagurbo]] en [[1917]], kun ses konektitaj vojkruciĝoj kontrolitaj samtempe de permana konektilo. Aŭtomata kontrolo de interkonektitaj trafiklumoj estis enmetita en marto de [[1922]] en [[Houston (Teksaso)]].<ref>http://groups-beta.google.com/group/sci.engr.civil/msg/7cd1c5cf072bb20c</ref> La unuaj aŭtomataj eksperimentaj trafiklumoj en [[Britio]] estis instalita en [[Wolverhampton]] en [[1927]].<ref>[http://www.localhistory.scit.wlv.ac.uk/plaques/LichfieldStreet.htm City Centre Blue Plaques<!-- Bot generated title -->]</ref>
 
En [[Germanio]] fine de la [[20-a jarcento]] okazis kurioza polemiko post la aneksiigo de la ĝistiama orienta teritorio, nome de la [[Germana Demokratia Respubliko]], kiam la unuigo de multaj sistemoj kaj kutimoj kondamnis al malapero multajn eksajn aferojn, kiel la [[Ampelmännchen]], tio estas trafiklumoj por piedirantoj kun specifa desegno (viro kun ĉapelo, virinoj, ktp) kiel nostalgia retenebla afero.
 
La koloroj de la trafiklumoj reprezentante halton kaj iron ŝajne devenas el tiuj uzitaj por halto (ruĝo) kaj iro (verda) en mara regularo (vidu artikolon [[Tribordo]]), laŭ kiu la ŝipo de maldekstro devas halti por tiu kiu iras dekstre.
==Referencoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Trafiko]]
[[Kategorio:Trafikindikilo]]
 
[[ar:إشارة ضوئية]]