Pilolo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:32, 23 jul. 2008
Tablojdo aŭ premaĵo estas kuracilo (= medikamento, medicinaĵo...) farita el kunpremita pulvoro. Foje oni ankaŭ uzas la vorton pilolo, sed tiu vorto signifas alian malnovan kuracilan aferon. Ekzemploj de ofte uzataj tablojdoj estas aspirino por kapdoloroj kaj kontraŭkoncipiloj por malebligi gravedecon.
Tablojdoj povas enhavi neniun kuracilan kemiaĵon, kaj tiam ili nomiĝas placeboj. Placeboj estas gravaj iloj dum medicina esplorado kiu volas malkovri ĉu iu kuracilo estas utila.