Sebastiano la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sebastiano''', reĝo de [[Portugalio]], naskiĝis en la [[20-a de januaro]] de [[1554]] kaj mortis en la [[4-a de aŭgusto]] de [[1578]]). Li estis la 16-a reĝo de [[Portugalio]] kaj la 7-a de la [[Domo de Avis]]. Li estis nepo de [[Johano la 3-a (Portugalio)|Johano la 3-a]] kaj naskiĝis nur 2 semajnoj post la morto de lia patro, la kromprinco Johano, pro tio, oni kromnomis lin "la Dezirata".
 
Dum sia infaneco, estis regentoj lia avino reĝedzino [[Katarina de Kastilio|Katarino de Aŭstrio]] kaj lia ava-onklo [[Henriko la 1-a (Portugalio)|Henriko]]. Sebastiano estis revema adoleskanto kiu volis restarigi la [[krucmilito]]jn. Kiam li atingis la plenaĝon, li preparis militon kontraŭ [[Maroko]] por konkeri [[Fez]]on. La reĝo [[Filipo la 2-a (Hispanio)]] refuzis apogi lin en tiu freneza kampanjo, kaj ne permesis la edzigo de hispana princino kun la portugala reĝo.
 
La portugala armeo invadis Marokon en [[1578]] kaj iris rekte al dezerto. Dum la [[batalo de Alcácer-Quibir]], la portugalanoj estis venkitaj de sultano [[Ahmed Mohammed]] kaj tie mortis la plejparto de la armeo. Oni ne scias pri Sebastiano, li tre eble mortis, sed laŭ la legendo, li nur malaperis.