Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingva polureto: B kaj siaj anoj kaptis --> B kaj liaj anoj kaptis / imperio-->imperiestro |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Bokassa.jpg|thumb|right|250px|[[Jean-Bédel Bokassa]], kiu organizis la puĉon kontraŭ prezidanto Dacko.]]
La '''puĉo de la Sankta Silvestro'''<small><ref>La [[31-a de decembro]] estas la festotago de [[Silvestro la 1-a|Sankta Silvestro la 1-a]]. Ĉar la puĉo komencis la 31-an de decembro kaj finis komence de la [[1-a de januaro]], historiistoj kiel Brian Titley kaj Pierre Kalck nomis ĝin "Puĉo de la Sankta Silvestro" (''coup d'Etat de la Saint-Sylvestre).</ref></small> estis [[puĉo]] organizita de [[Jean-Bédel Bokassa]], estro de la armeo de la [[Centr-Afrika Respubliko]], kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto [[David Dacko]]. Ĝi okazis la [[31-an de decembro]] [[1965]] kaj la [[1-an de januaro]] [[1966]]. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde [[1960]], kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en [[1962]]. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro [[korupto]] kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de
Kun la helpo de kapitano [[Alexandre Banza]], Bokassa ekis la puĉon dum la [[Silvestro|Silvestro-nokto]] de 1965. Bokassa kaj liaj partianoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, [[Banguo]]n, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Fine de [[januaro]] [[1966]], Izamo estis torturita ĝis morto, dum Dacko estis ŝparita pro peto de la franca registaro, kiun Bokassa deziris kontentigi. Bokassa provis pravigi la puĉon kaj diris interalie, ke li celis savi la landon el la influo de [[komunismo]]: li tial rompis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la unuaj tagoj de la nova reĝimo, Bokassa malfondis la Nacian Asembleon, aboliciis la centrafrikan konstitucion kaj publikigis kelkajn dekretojn, kiuj malpermesis interalie almozpeton, [[poligamio]]n kaj virinan [[cirkumcido]]n. Bokassa unue vane klopodis por ekhavi internacian agnoskon de la nova registaro. Post sukcesa renkonto kun la prezidanto de [[Ĉado]], li tamen ricevis oficialan agnoskon el aliaj afrikaj nacioj kaj finfine el Francio.
|