IJK 1939: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligiloj, ĝustigo pri nomoj de la aranĝo
Linio 1:
La '''2-a Internacia Junulara KongresoJunular-Kunveno''' de [[Tutmonda Junular-Organizo]] (aranĝo poste konata kiel '''2-a Internacia Junulara Kongreso''' de [[TEJO]]) okazis de la [[7-a de aŭgusto|7-a]] ĝis la [[14-a de aŭgusto]] [[1939]] en [[Tervuren]]. (Tamen la nomo tiam estis ankoraŭ '''Internacia Junular-Kunveno.''') Nur TJO-membroj rajtis partopreni.<ref>''Internacia junularkunveno,'' en: [http://www.gazetoteko.eu/jv/jv3906.pdf ''La Juna Vivo,'' junio 1939], paĝoj 173 kaj 174.</ref> Ĉeestis 350 esperantistoj, inter ili 60 plenkreskuloj.<ref name="jv39">[http://www.gazetoteko.eu/jv/junav39.pdf ''La Juna Vivo,'' oktobro/novembro 1939], paĝo 58.</ref> Oni organizis aŭtobusajn karavanojn de Nederlando kaj Anglio al Tervuren. Ĉiuj partoprenantoj el Nederlando kaj Belgio devis kunporti sakon por pajlo kun kusenkovrilo. Kaj: "Neniu rajtas paroli inter la deka vespere kaj la sepa matene, por ke ĉiu bone ripozu."<ref>''Internacia junularkunveno,'' en: [http://www.gazetoteko.eu/jv/jv3907.pdf ''La Juna Vivo,'' julio 1939], paĝo 11.</ref> Oni faris 45-minutan filmon pri la kunveno.<ref>[http://www.gazetoteko.eu/jv/jv3908.pdf ''La Juna Vivo,'' aŭgusto/septembro 1939], paĝo 34.</ref>
 
Por 1940 oni akceptis proponon okazigi IJK-on en [[Bulonjo-ĉe-Maro]]. Ĝi tamen pro la [[dua mondmilito]] ne okazis; la [[IJK 1947|3-a IJK]] okazis nur en 1947 en [[Ipswich]], Anglio.
 
== Programo ==
Okazis dum la 2-a IJK la jenaj programeroj:<ref name="jv39"/>
* Lundon: Interkona vespero kun komuna kantado kaj bonvenigaj vortoj de la prezidanto de TJO, [[Pieter Krijt]], kaj la ĉeforganizanto de la IJK, [[H. Rainson]].
* Mardon: Vizito de muzeo pri [[Kongo Kinŝasa|Kongo]] en Tervuren, promenado, naĝado kaj ludado. Vespere inaŭguro de nova [[IJK-flago|TJO-flago]], prezentado de frisa danco kaj de teatraĵeto.
* Merkredon: Piedira ekskurso al [[Bruselo]]. Vespere teatraĵetoj.
* Ĵaŭdon: Filmado, ĉeesto de gazetaj fotistoj kaj raportistoj. Vespere filmo pri [[IJK 1938]] kaj teatraĵeto.