Eferding: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Bezirk Eferding
Linio 1:
'''Eferding''' estas la distriktĉefurbo de la distrikto Eferding en la federacia lando [[Supra Aŭstrio]].
La historia nibelunga urbo [[Eferding]], kiu jam [[1222]] ricevis la [[urborajto]]n, per tio estas la tria urbo de [[Aŭstrio]] laŭ aĝo kaj estas pro la amindaj specialaĵoj volonte vizitata . En la centro situas la [[urboplaco]], ĉe kies norda flanko troviĝas la bela [[kastelo]] Starhemberg. La nibelunga urbo Eferding posedas karakteran urboplacon, kiu estas el [[mezepoko]] ne ŝanĝita kun imposantaj burĝodomoj.
 
La '''kastelo Starhemberg''', [[1255]] unuafoje dokumentita, estis la ĉefa loĝloko de historie elstara gento kaj ankaŭ hejmo de la fama defendanto de [[Vieno]] de [[1683]], Ernst Rüdiger Graf von Starhemberg. En la kastelo troviĝas ankaŭ la princa starhemberga familia muzeo kaj la muzeo de la nibelunga urbo Eferding. Prave ĝi estas nomata "montrofenestro" de la mondhistorio". Jen oni sentas, kiel forte enskribiĝis la nomo "Starhemberg" kaj ankaŭ tiu de la "Schaumburger" [Ŝaŭmburger] en la foliojn de la historio. La Starhemberger estas la sekvantoj de la Schaumburger gento. La iama Schaumburg estas hodiaŭ konata kiel la plej potenca burgruino de Supra Aŭstrio. La gentoj de la Schaumburger kaj Starhemberger pregis dum jarcentoj la politikan kaj la kulturan okazaĵojn de la urbo Eferding kaj de Supra Aŭstrio. Valora unikaĵo estas tablo, sur kiu [[Mozart]] skribis en la jaro [[1791]] la [[opero]]n "Zauberflöte" (Magia Fluto) en la tielnomata Schikaneder[Ŝikaneder]-dometo. La Schikaneder-dometo kaj la tablo staris pli frue en la ĝardeno de la ''Starhemberger Freihaus'' (Libera domo) en Vieno. [[Kiraso]]j kaj [[armilo]]j memoras pri la kruelaj bataloj de la supra aŭstriaj kamparanaj militoj [[1626]].