Lorze: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Priskribo==
Lorze fontas en [[Unterägeri]] el la [[Lago de Ägeri]] je alteco de 724 m s.m. La rivero tiam fluas tra la ''Lorze-Ravino'' kaj ĉirkaŭ la urbo [[Baar ZG|Baar]] por tiam en [[Zugo (urbo)|urbo]] post 16 km ek de la fonto alflui la [[Lago de Zugo|Lagon de Zugo]]. En [[Ĥamo]] Lorze denove elfluas el la Lago de Zugo, trafluas la komunumon [[Steinhausen ZG|Steinhausen]] kaj finfine 11 km post la elfluo el la Zuga Lago en [[Maschwanden]] meandrante tra la [[Marĉo de Maschwanden]] je alteco de 386 m. s.m. ĉe la trilima punkto inter la kantonoj [[Kantono Zuriko|Zuriko]], [[Kantono Zugo|Zugo]] kaj [[Kantono Argovio|Argovio]] alfluas al [[Reuss]].
 
==Rektigo de la rivero en Zugo==
Kadre de la konstruado de la nacia aŭtoŝoseo A4a, kiu je longeco de 3,8 km situas ekzakte sur la antaŭa rivero, oni fosis kanalon pli oriente de la origina riverfluo. Altigante tiel la kapaciton de la akvotrafluo oni samtempe malhelpis regulajn inundojn pri kiuj la regiono antaŭe suferis. Ĉar la nova [[kanalo]] alfluas pli for de la elfluejo al la Lago de Zugo ankaŭ pliboniĝis la akvotramiksado de la lago kaj tiel la akvokvalito.
 
==Eksteraj ligiloj==