Anna Maria Mozart: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova paĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:04, 11 nov. 2008

Anna Maria Walburga Mozart (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en St. Gilgen ĉe Wolfgangsee kaj mortis la 3-an de julio 1778 en Parizo) estis la patrino de Maria Anna Mozart kaj Wolfgang Amadeus Mozart.

Rosa Hagenauer-Barducci: Anna Maria Mozart, ĉ. 1775

Ŝia patro, Wolfgang Nikolaus Pertl (1667-1724), devenis de kampara familio, tamen li studis jursciencon en Salcburgo. Krome li ŝatis instrui kantarton. La patrino Eva Rosine estis filino de la preĝeja muzikisto Puxbaum.

Dum la jaro 1747 Anna Maria edziniĝis la komponiston Leopold Mozart en la salcburga katedralo. Ambaŭ havis sep infanojn. Nur du infanojn plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

Anna Maria Mozart mortis en Parizo, kien ŝi akompanis Wolfgang Amadeus, ĉar la patro ne sukcesis atingi libertempon. La celo de la vojaĝo estis trovi dungadon por la filo.


Eksteraj ligoj