Literatura Mondo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la [[Pestvidéki Nyomda Vác]] (presejo apud [[Budapest]] en [[Vác]].) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en [[1934]]. Kiel estis menciite, granda parto de la literatura revuo, Literatura Mondo, kaj pluraj ĝiaj ceteraj valoraj eldonaĵoj estis presitaj en urbo Vác.
 
En [[1934]] la eldonejo ne povis plu funkcii pro politikaj kialoj. [[Ferenc Braun]] Esperantista presisto, komisiito de la Eldonejo Literatura Mondo alvenis en [[Ŝanhajo]]n kun la celo prepari transloĝiĝon de la eldonejo al [[Fora Oriento]], kie la [[antisemitismo]] estis tute malgrava fenomeno. Post 13 tagoj [[Japanio]] atakis [[Ĉinio]]n kaj okupis ankaŭ Ŝanhajon. Braun tre malfacile fuĝis al [[Hongkongo]], kie li ekorganizis la presadon. Kelkaj Esperanto-lingvaj eldonaĵoj jam aperis, kiam venis pliaj palgoj. La fondinto-posedanto de Literatura Mondo, la juddevena [[Vilmos Bleier]], fuĝinta el [[Hungario]] tiun tagon mortis en [[Parizo]], kiun la germanaj trupoj okupis ĝin. Krome kiam milita stato estiĝis inter Hungario kaj [[Britio]], Braun iĝis ŝtatano malamika kaj la [[angloj]] ĵetis lin en koncentrejon. Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis la angloj. Dum la militeventoj malaperis aŭ neniiĝis ĉiuj esperantaĵoj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita [[DekameronDekamerono]] de [[BocaccioGiovanni Boccaccio]]). Tiel finiĝis la „posthistorio” de Literatura Mondo.
 
===Posteco===