Gawain: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Li estis filo de [[Reĝo Lot]] de [[Orkney]] kaj [[Morgause]], kaj frato de [[Agravain]], [[Gaheris]] kaj [[Gareth]]. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de [[Mordred]].
 
Gawain aperas tre ofte en la Artura literaturo, kaj klare estis tre populara heroo. Multaj mezepokaj romancoj pritraktas liajn aventurojn. Ĝenerale li estas kuraĝa kavaliro, tamen viro kiu pli ŝatas mondajn aferojn ol religiajn. Li estas alloga al damoj, kaj ĝuas multajn am-aferojn, kiujn kelkaj romancoj burleske priskribas. Dum la serĉo por la [[Sankta gralo|Sankta Gralo]], kvankam li havas purajn intencojn, li ne kapablas agnoski siajn kulpojn kaj estas tro memcerta. En ''The Wedding of Sir Gawain and Dame Ragnelle'' (''La Geedziĝo de Kavaliro Gawain kaj Damo Ragnelle''), liaj lerto, virto kaj respektemo al virinoj liberigas sian estontan edzinon de malbeno kiu malbeligis ŝin.
 
En la grava aliteracia angla romanco ''Sir Gawain and the Green Knight'' (''Kavaliro Gawain kaj la Verda Kavaliro''), la mistera Verda Kavaliro venis al la Artura kortego, kie Gawain akceptis defion kaj senkapigis lin. La Verda Kavaliro trankvile enmanigis sian kapon kaj devigis Gawain renkonti lin post unu jaro kaj unu tago ĉe la Verda Ĉapelo, por esti li mem senkapigata. Gawain faris longan vojaĝon tien. Survoje li alvenis al la bela kastelo de Bertilak de Hautdesert kaj lia belega edzino, kiu malsukcese klopodis delogi lin. Fine li denove renkontis la Verdan Kavaliron, kiu nur vundetis la kolon de Gawain, kaj poste eksplikis ke li estas fakte Bertilak de Hautdesert kaj ke la tuta afero estas komploto de [[Feino Morgane]], la malamiko de Arturo. Honte Gawain revenis al la kortego, portante verdan skarpon, kaj, por forigi lian honton, Arturo komandis ke ĉiu kavaliro portu verdan skarpon.