Nokturno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nocturne alinomita al Nokturno: ĝusta espernta nomo
tajperaro
Linio 1:
'''Nokturno''' estas formo ekestinta dum la epoko de la [[Baroka muziko|baroko]], kiu ne estas difinita laŭ okupado kaj kompona strukturo. Tiutempe la nomo ''nokturno'' parte kongruas kun tiu de la [[serenado]]. Nokturnoj establiĝis kiel distra muziko ĉe nobelodomoj, estis antaŭrange okupita per instrumentoj, sed povis enhavi ankaŭ voĉkantajn elementojn.
 
Laŭ nuntempa percepto nokturnoj estas [[karakterpeco]]j por piano, kies inventinto oni rigardas la irlandan komponiston [[John Field]]. Specialan gravecon akiris la 21 nokturnoj de [[Frédéric Chopin]], kiuj laŭ sia sturkturostrukturo nur malofte egalas la bildon de nokturno kiel iom malrapida kaj trankvila pianopeco, sed enhavas grandan variecon de esprimeblecoj. Al ĉi tiuj imagoj pli bone korespondas la same popularaj ''Liebesträume'' de [[Franz Liszt]], kiuj tamen postulas altan teknikan spertecon kaj lertecon.
 
Nokturnojn por piano krome komponis i.a. [[Alekxandr Skrjabin]], [[Erik Satie]] (sub fort influo de Chopin), [[Gabriel Fauré]] kaj [[Sergej Rachmaninoff]]. [[Claude Debussy]] komponis kadre de la impresionismo denove nokturnojn por orkestro kaj ĥoro, kaj ankaŭ en la [[pop-muziko]] aperas nokturnoj. [[Volker David Kirchner]] komponis konĉertaĵo por vjolo kaj orkestro sub la germana tradudo en la titolo: ''Nachtstück (Varianten über eine wagnersche Akkordverbindung)''.