Nokturno

klaska muzika formo
(Alidirektita el Nocturne)

Nokturno estas formo ekestinta dum la epoko de la baroko, kiu ne estas difinita laŭ okupado kaj kompona strukturo. Tiutempe la nomo nokturno parte kongruas kun tiu de la serenado. Nokturnoj establiĝis kiel distra muziko ĉe nobelodomoj, estis antaŭrange okupita per instrumentoj, sed povis enhavi ankaŭ voĉkantajn elementojn.

Laŭ nuntempa percepto nokturnoj estas karakterpecoj por piano, kies inventinto oni rigardas la irlandan komponiston John Field. Specialan gravecon akiris la 21 nokturnoj de Frédéric Chopin, kiuj laŭ sia strukturo nur malofte egalas la bildon de nokturno kiel iom malrapida kaj trankvila pianopeco, sed enhavas grandan variecon de esprimeblecoj. Al ĉi tiuj imagoj pli bone korespondas la same popularaj Liebesträume de Franz Liszt, kiuj tamen postulas altan teknikan spertecon kaj lertecon.

Nokturnojn por piano krome komponis i.a. Aleksandr Skrjabin, Erik Satie (sub fort influo de Chopin), Gabriel Fauré kaj Sergej Rachmaninoff. Claude Debussy komponis kadre de la impresionismo denove nokturnojn por orkestro kaj ĥoro, kaj ankaŭ en la pop-muziko aperas nokturnoj. Volker David Kirchner komponis konĉertaĵo por vjolo kaj orkestro sub la germana tradudo en la titolo: Nachtstück (Varianten über eine wagnersche Akkordverbindung).

Literaturo redakti

  • Ulrich Michels: dtv-Atlas Musik Band 2. Musikgeschichte vom Barock bis zur Gegenwart. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 2003, ISBN 3-423-03023-2