Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 66:
 
: Jes, dankon pro la atentigo, Umberto. Fakte "lefta" eble estas iom tro rara "malnova [[neologismo]]" kaj "liva" (de la latina laevus kun apogo de slavaj lingvoj) almenaŭ trovebla en [[PIV]] 2002. Ĉiukaze la paro dekstra / maldekstra laŭ miaj instru-spertoj estas la plej ĝena el ĉiuj ''mal-''paroj kaj por multaj tre konfuziga (ĉu precipe por virinoj?): Nu, Kani intertempe ja jam ŝanĝis al la klasika "maldekstra". Vd. pri la tuta demando ekzemple [[André Albault]]. Deks! Liv! Deks! Liv! en: [[Scienca Revuo]] vol. 20 (1969), n-ro 3-4 (79-80), p. 81-92, kiu (prave) jam antaŭ 30 jaroj pledis por «liva» kiel [[antonimo]] de «dekstra», sed ankaŭ jam mencias "lefta" uzata jen kaj jen jam tiuepoke. Amike [[Vikipediisto:Helga Schneider|Helga Schneider]]
 
==Kolegio==
 
Saluton. Dankon pro la kontrolado de kelkaj artikoloj. Mi rimarkas ke vi ŝanĝas mian uzon de "kolegio" rilate elementojn de la Universitato de Oksfordo. Mi kredas ke vi ne tute pravas. Kaj en Oksfordo kaj en Kembriĝo, la angla vorto "College" havas specialan signifon: ne ĉiu instituto de tiuj universitatoj estas kolegio. La ekspliko estas iom komplika sed, mallonge, estas konstitucia diferenco inter kolegioj kaj "halls" (haloj) ktp. Fakultato ja ne donas la senson de "College": en fakultato oni instruas fakon; en kolegio loĝas studentoj kiuj studas aŭ esploras diversajn fakojn, parte en kaj parte ekster la kolegio (kiel ankaŭ en pluraj aliaj universitatoj, ekz. Londono, Dublin kaj Durham). [[Vikipediisto:Cayley|Cayley]] 17:06, 28. Dec 2008 (UTC)