Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 70:
 
Saluton. Dankon pro la kontrolado de kelkaj artikoloj. Mi rimarkas ke vi ŝanĝas mian uzon de "kolegio" rilate elementojn de la Universitato de Oksfordo. Mi kredas ke vi ne tute pravas. Kaj en Oksfordo kaj en Kembriĝo, la angla vorto "College" havas specialan signifon: ne ĉiu instituto de tiuj universitatoj estas kolegio. La ekspliko estas iom komplika sed, mallonge, estas konstitucia diferenco inter kolegioj kaj "halls" (haloj) ktp. Fakultato ja ne donas la senson de "College": en fakultato oni instruas fakon; en kolegio loĝas studentoj kiuj studas aŭ esploras diversajn fakojn, parte en kaj parte ekster la kolegio (kiel ankaŭ en pluraj aliaj universitatoj, ekz. Londono, Dublin kaj Durham). [[Vikipediisto:Cayley|Cayley]] 17:06, 28. Dec 2008 (UTC)
 
==Kolegio de Francio==
 
Saluton, kaj denove dankon pro la kontrolo de mia kontribuo. Vi komentis rilate la vikipedian normon pri la uzo de "estas" en la komencaj frazoj de artikoloj. Mi ja ne obstinas kontraŭ tio sed simple sekvis la normon de multaj presataj enciklopedioj. Fakte mi ne rimarkis la vikipedian normon kaj ĝis nun neniu atentigis min pri ĝi, malgraŭ ke mi jam faris multmultajn kontribuojn al Vikipedio. Do, dankon al vi pro la atentigo. Amike, [[Vikipediisto:Cayley|Cayley]] 22:00, 30. Dec 2008 (UTC)