Lucio Kornelio Sulao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lucio Kornelio [[SULAO]]''' (latinlingve ''Lucius Cornelius Sulla'') (naskiĝis en [[-138|138 a.K.]], mortis ĉe [[Kumo]] en [[-78|78 a.K.]]) estis [[Romio|romia]] politikisto kaj generalo.
 
Lia kariero ekis en [[-105]] en [[Afriko (romia provinco)|Afriko]]. Tiel kiel legato, li direktis la malpublikajn traktadojn kiuj ebligis lian generalon [[Kaio Mario|Kaion Marion]]n venki [[Jugurto]]n de [[Numidio]]. Poste, li asertis sian pozicion gajnante sukcesojn dum la invadoj [[kimbroj|kimbraj]] kaj [[teŭtonoj|teŭtonaj]] (de [[-105]] al [[-101]]) kaj dum la socia milito (de [[-91]] al [[-89]]). Iĝinte grava persono de romia politiko, li konkuris kontraŭ Mario kiu defendis la movadon de la demagogaj popolistoj (''populares''). Sulao aliĝis al la partio de la senata konservativa aristokrataro (latine ''optimates'').
 
Konsulo en [[-88]], li estris venkan militon kontraŭ [[Mitridato la 6-a de Ponto|Mitridato]], reĝo de [[Pontus|Ponto]] (''Pontus''), por regi la multajn [[antikva Grekio|grekajn]] urbojn en [[Malgrand-Azio]], romia provinco ekde [[-129]]. Konflikto okazis por decidigi kiu direktos la unuan militon kontraŭ Mitridato. Sulao iris eĉ al [[Romo]] kun siaj rotoj por malebligi la nomumadon de Mario kiu estis favorata de la [[plebo]] sed ne de la [[senato]].