Thomas Becket: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
Kiel kanceliero Becket klopodis pligrandigi la potencon de la reĝo, inkluzive rilate la eklezion, kaj pro tio akiris amikojn inter la anglaj ekleziuloj. Li iĝis malŝpara kortegano kiu ĝoje partoprenis la plezurojn de Henriko, kaj la du homoj forte amikiĝis. Henriko eĉ sendis sian filon [[Henriko la Juna Reĝo]] por edukiĝi inter la domanaro de Becket (tiutempe oftis ke aristokratoj kaj reĝoj edukis la idojn de aliaj aristokratoj kaj reĝoj).
 
==Ĉefepiskopo==
En 1162, plurajn monatojn post la morto de Teobaldo, Becket estis nomumata ĉefepiskopo de Canterbury. Henriko esperis ke li daŭre malpligrandigus la rajtojn de la eklezio, sed tio ne okazis. Becket rezignis la postenon de kanceliero, forlasis siajn kortegajn plezurojn, iĝis asketo, kaj forte defendis la rajtojn de la eklezio kontraŭ la reĝo. Estiĝis fendo inter Becket kaj la reĝo. Ŝajne Henriko sukcese persvadis la aliajn anglajn episkopojn subteni lian politikon. Rezultis en 1164 akrodo nomata la Konstitucioj de Clarendon (Clarendon estis reĝa palaco). Nur Becket kontraŭis, sed eĉ li fine decidis akcepti la esencon de la Konstitucioj. Tamen li rifŭis formale subskribi sian nomon. Henriko koleriĝis. Li alvokis Becket al Rgexa Konsilio la 8-an de oktobro 1164. Tie oni kondamnis Bekcet, kiu fuĝis al Francio, kie li ĝuis la protekton de Reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)]].
 
Becket pasis preskaŭ du jarojn en la cistercia Abatejo Poitigny, ĝis la minacoj de Henriko kontraŭ la cistercia ordeno igis lin translokiĝi al Sens. Li deziris uzi la tutan potencon de la eklezio kontraŭ Henriko - ekzempli eksomuniki Anglion - sed la [[papo]] preferis pli mildan politikon, kvankam li simpatis Becket. Tamen en 1170 la papo senpaciencis kaj minacis ekskomuniki Anglion. Tio devigis Henrikon permesi ke Becket revenus en Anglion. Tamen Becket kaj Henriko daŭre kverelis. En junio 1170 la ĉefepiskopo de [[Jorko]] kaj la episkopoj de Londono kaj [[Salisbury]] kronis Henrikon la Junan Reĝon. Tio uzurpis la potencojn de la ĉefepiskopo de Canterbury, kaj en novembro 1170 Becket ekskomunikis la tri ekleziulojn. Henriko estis en Normandio kiam li reicevis la novaĵojn, kaj parolis malprudentajn kaj kolerajn vortojn. Aŭdinte la vortojn de la reĝo, kvar kavaliroj (Reginald Fitzurse, Hugo de Moreville, Vilhelmo de Tracy, kaj Rikardo le Bretono) veturis al Canterbury, kie ili murdis Becket en la katedralo la 29-an de decembro 1170.
 
==Sekvoj de la Murdo==
Inicie la murdo malplifortigis Henrikon rilate la eklezion. En 1172 li faris publikan penton.
 
En 1173 Becket kanoniziĝis, kaj Canterbury fariĝis tre grava pilgrimcelo. (La ''Canterbury Tales'' de [[Geoffrey Chaucer]] estis rakontataj dum pilgrimado al Canterbury.)
 
==Teatraĵoj kaj Filmo==
La murdo de Becket inspiris
* ''Murdo en la Katedralo'', teatraĵo de [[T. S. Eliot]] (1935)
* ''Becket'', teatraĵo de [[Jean Anouilh]] (1959)
* ''Becket'', filma version de la teatraĵo de Jean Anouilh (1964)
 
{{DEFAULTSORT:Becket, Thomas}}