Tankredo (Sicilio): Malsamoj inter versioj

21 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
Tuj post la morto de [[Vilhelmo la 2-a (Sicilio)]] en 1189, Tankredo kaptis Sicilion kaj malliberigis la vidvinon de Vilhelmo, [[Johana de Anglio (Reĝino de Sicilio)|Johanan]]. En frua 1190 li kroniĝis kiel Tankredo la 1-a de Sicilio. Li ĝuis la subtenon de la kanceliero kaj superaj ŝtatoficistoj, sed la nobeloj plejparte subtenis la pretendon de lia rivalo, [[Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio)]] kaj lia edzino [[Konstanca de Sicilio]], filino de Roĝero la 2-a.
 
Tankredo estis forta kaj sukcesa soldato, kvankam pro lia malgrandeco la poeto [[Petro de Eboli]], kortega poeto de Henriko la 6-a, moknomis lin "Tankredulus" (tio estas Tankredeto, sed ankaŭ fidemulo). Sed li tuj alfrontis problemojn. En 1190 alvenis al Sicilio [[Rikardo la 1-a (Anglio)]] kun granda [[krucmilito|krucmilita]] armeo. Rikardi postulis la liberigon de Johana de Anglio, kiu estis lia fratino, kune kun ŝiaj doto kaj heredaĵoj. Li postulis ankaŭ ke Tankredo plenumu la promeson de Vilhelmo la 2-a kontribui finance al la krucmilito. Tankredo rifuzis, kaj Rikardo kaptis monaĥejon kaj kastelon.
 
Baldaŭ alvenis de Francio dua krucmilita armeo, kondukata de [[Filipo la 2-a (Francio)]]. La sicilia popolo malkontentis pro la ĉeesto de la du armeoj, kaj en oktobro ribelis [[Mesino]], postulante la eliron de la krucmilitistoj. Rikardo tuj atakis kaj kaptis Mesinon. Liaj soldatoj prirabis la urbon, kiun Rikardo uzis por sia bazo dum la sekva vintro. Tie li restis ĝis marto 1191, kiam Tankredo fine subskribis traktaton per kiu:
3 443

redaktoj