Ŝablono-Diskuto:Informkesto etna grupo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Populacio: nova sekcio
Linio 125:
Saluton. Mi proponas, ke ni uzu por la ŝablono la kodon el {{Ŝ|Etno/provejo}}, ĉar la tieaj koloroj estas pli agrablaj. Mi ne ŝatas la nunajn brunajn kolorojn. La parametrojn ni ja povas ankoraŭ adapti. Ĉu bone? Se jes, mi kopios la kodon kaj ni povos tiam ŝanĝi la parametrojn, se necesas. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:06, 16. Aŭg 2008 (UTC)
:La proveja kodo havas iun difekton, kiel mi rimarkis testinte ĝin. Tial mi rezignas pri ĝi. Kaj ni prefere aldonu la tieajn parametrojn, se necese, al la funkcianta ŝablono. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:55, 16. Aŭg 2008 (UTC)
 
== Populacio ==
 
Mi dubas pri la uzo de la vorto «populacio» en ĉi tiu informkesto. Tiu vorto estas faka, apartenas al statistiko kaj ekologio kaj ne ŝajnas al mi oportuna en ĉi tiu kunteksto. «loĝantaro» ne nepre taŭgas ĉar ĝi aludas al iu difinita teritorio loĝata de la priskribata etna grupo. Mi bedaŭrinde ne havas bonan sugeston. Mi tamen proponas «Anaro de la etno»
*Suma populacio -> Suma anaro de la etno
*Ŝtatoj kun signifa populacio -> Ŝtatoj kun signifa anaro
{{alss}} 16:51, 22. Jan 2009 (UTC)
 
Laŭ [[NPIV]]:
* '''populaci/o 1''' [statistiko] Aro da objektoj aŭ vivantaj estuloj pri kiuj oni serĉas informojn: (figurasence) ''populacio el ekscititaj atomoj''. '''2''' [ekologio] Tuto de la individuoj, apartenantaj al unu specio, vivantaj en difinita habitato kaj libere interŝanĝantaj genojn por reproduktiĝo.
Reiri al la paĝo "Informkesto etna grupo".