Eleonora de Akvitanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br:Eleanora Akitania
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Ŝia nomo estas [[okcitana lingvo|okcitane]] ''Aleonòr d'Aquitània'', [[franca lingvo|france]] ''Aliénor'' aŭ ''Éléonore d'Aquitanie''. Origine ŝia nomo estis ''Aenòr'', sed por distingi ŝin de ŝia patrino oni nomis ŝin (en ŝia okcitana gepatra lingvo) ''Aliénor'' ("la alia Aenòr").
 
Ŝi havis tre viglan, entrepreneman karakteron, ampleksan edukon, amis muzikon, arton, literaturon kaj potencon.
 
Ŝiaj gepatroj estis [[Vilhelmo la 10-a de (Akvitanio)]] (1099-1137) kaj Aenòr de [[Chateleràud]] (1105-1130), filino de [[Aimeric la 1-a]], [[vicduko de Chateleràud]] (aŭ Châtellerault). Ŝia naskiĝdato ne estas certa, oni supozas la jaron [[1122]].
 
==Unua Edziĝo==
Ŝia sola frato mortis infanaĝe. Do post la patro de la patro ŝi - 15-jara - heredis la duklandon [[Akvitanio]] kaj samjare edziniĝis kun [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko de Francio]].
 
[[Image:Eleonoraquitania.gif|thumb|left|Eleonora de Akvitanio kun sia unua edzo, reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la Juna]] de Francio]]
Linio 26 ⟶ 27:
Ĉe la reĝa korto la juna edzino instigis viglan vivon de arto kaj belarto - kompreneble kontraŭ la intenco de sia edzo. Oni imputas al Eleonora multajn amoradojn.
 
En sia geedzeco kun Ludoviko la Juna Eleonora naskis ''nur'' du filinojn ([[Maria, (Grafino de Champagne)]] [[1145]] kaj Alice (Alix) [[1150]]). Pro tio kaj pro la ĝeno per la artama kaj memstarema karaktero de Eleonora Ludoviko fine postulis nuligon de la geedzeco. Eleonora estis 30-jara, kiam la geedzeco estis oficiale nuligita de la [[Koncilio de Beaugency]] la {{daton|21|marto|1152}}, la oficiala kaŭzo estis ''"tro proksima parenceco"'' inter la geedzoj. Supozeble ankaŭ por Eleonora la nuligo estis bonvena, oni atribuas al ŝi la eldiron: "Mi edziniĝis kun monaĥo, ne kun viro."
[[Image:AlienordAquitaine.jpg|thumb|Eleonora de Akvitanio]]
 
==Dua Edziĝo==
Nur du monatojn poste, la {{daton|18|majo|1152}}, ŝi denove edziniĝas. La dua edzo estis [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko Plantagenet]] (1133 - 1189), grafo de [[Anĵuo]] kaj duko de [[Normandio]]. Li estis pranepo de [[Vilhelmo la 1-a (Anglio)|Vilhelmo la Konkerinto]], kiu du jarojn poste fariĝos [[Listo de britaj reĝoj|reĝo de Anglio]]. Por Henriko la geedziĝo estis tre avantaĝa: li akiris imperion kiu enhavis multe da Francio. Sed aparte Akvitanio rezistis lin, kaj liaj klopodoj akiris [[Tuluzo]]n (parto de la heredo de la patro de Eleonoro) malsukcesis.
 
La rilatoj de Eleonoro kaj Henriko estis tikla. Ŝi fieris kaj deziris iom da sendependo. Li ofte ĝuis amaferojn kun aliaj virinoj. Fine en 1167 ŝajnas ke ili separiĝis: Eleonoro translokiĝis de Anglio al siaj landoj en Francio, kaj, eskortata de Henriko mem kaj lia armeo, iris al [[Poitiers]] kie ŝi havis kortegon. Henriko lasis grafon Patrick gardi ŝin. Post kiam Patrick mortis dum bataleto, Eleonoro preskaŭ sendepende ekregis Akvitanion. Ŝi elaĉetis la junan nevon de Patrick [[Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke)|Vilhelmon Marshal]], kiu kaptiĝis dum la bataleto.
 
Ĉe Poitiers Eleonoro kultivis la kulton de [[fin'amor]] kaj [[trobadoro]]j ĉeestis ŝian kortegon. Ŝi estis patronino de [[Wace]], [[Chrétien de Troyes]] kaj aliaj verkistoj. Pri ŝiaj registaraj decidoj oni scias malmulte: ŝajnas ke kaj Henriko kaj la eklezio forviŝis la oficialajn registrojn.
 
==Malliberulino==
En marto 1173 [[Henriko la Juna Reĝo]], subtenata de Eleonoro, ribelis kontraŭ Henrikon la 2-an. Ŝi instigis la nobelojn de siajn sudfrancaj landoj partopreni la ribelon. Survojaĝe al [[Parizo]] ŝi estis kaptata kaj sendata al sia edzo, kiu sekrete detenis ŝin. La 8-an de julio 1174 li velis kun Eleonoro al Anglio. Tuj post ilia alteriĝo, li sendis ŝin al la kastelo de [[Winchester]]. Dum la sekvaj dek ses jaroj ŝi malliberiĝis en diversaj lokoj, plejparte en Anglio, kvankam, por plifortigi sian pretendon al pluraj bienoj en [[Normandio]], en 1183 Henriko mallonge alvenigis ŝin al Normandio.
 
==Vidvino==
Tuj post la morto de Henriko (1189), [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a]] sendis Vilhelmon Marshal liberigi Eleonoron, sed kiam li alvenis li trovis ke ŝiaj gardistoj jam liberigis ŝin. Ŝi servis kiel regento de Rikardo en Anglio, kaj ŝia subskribo estis "Eleonoro, per la graco de Dio reĝino de Anglio". Kiam, revene de [[krucmilito]], Rikardo kaptiĝis, Eleonoro mem iris al Germanio por aranĝi lian liberiĝon.
 
Eleonoro postvivis Rikardon. En 1199, kiel parto de pacakordo inter [[Filipo la 2-a (Francio)]] kaj [[Johano (Anglio)]], estis decidate ke [[Ludoviko la 8-a (Francio)|Ludoviko]], la heredonto de Filipo, edziĝos al unu el la nepinoj de Johano kiuj estis princinoj de [[Kastilio]]. Johano sendis la sepdeksepjaran Eleonoron selekti la princinon. Proksime al Poitiers, ŝi estis kaptata de [[Hugo la 9-a (Lusignan)]]. Por gajni sian liberiĝon ŝi devis cedi bienojn al Hugo. En januaro 1200 ŝi fine alvenis al la kastilia kortego. Tie ŝi selektis [[Blanka de Kastilio|Blankan]]. En marto ŝi kaj Blanka ekvojaĝis al Francio. Ekde [[Bordeaux]] la fama kapitano [[Mercadier]] eskortis ŝin, sed estis mortigata de rivalo. Eleonoro kaj Blanka malrapide iris al la valo de [[Luaro]], kie ŝi konfidis Blankan al la ĉefepiskopo de Bourdeaux. Ŝi mem pluiris al Fontevraud, kie ŝi restis malsane kaj estis vizitato de Reĝo Johano.
 
[[Dosiero:Gisant alienor d aquitaine et henri2.jpg|thumb|right|250px|Efigio de Eleonoro kaj Henriko la 2-a ĉe Abatejo Fontevraud]]
Ŝi denove malsanis en frua 1201. Kiam milito estiĝis inter Johano kaj Filipo la 2-a, ŝi subtenis sian filon Johanon, kaj vojaĝis al Poitiers por forbari ties nevon [[Arturo la 1-a (Bretonio)|Arturo]]. Arturo sieĝis ŝin en la kastelo de Mirabeau. Johano tuj marŝis suden, venkis la sieĝantojn kaj kaptis Arturon. Eleonoro eniris [[Abatejon Fontevraud]] kiel monaĥino. Ŝi mortis en 1204 kaj entombiĝis en tiu abatejo, apud sia edzo Henriko la 2-a kaj sia filo Rikardo. La tomba efigio montras ŝin leganta la Biblion kaj estas ornamita per multvaloraj juveloj.
 
==Infanoj==
Eleonoro de Akvitanio kaj Ludoviko la 7-a havis du infanojn:
* [[Maria (Grafino de Champagne)]] (1145-1198)
* Alix (1151-1198) kiu edziĝis al [[Teobaldo la 5-a (Blois)]]
 
Eleonoro de Akvitanio kaj Henriko la 2-a havis ok infanojn:
* Vilhelmo, grafo de Poitiers, kiu mortis infane en 1156
* [[Henriko la Juna Reĝo]] (1155-1183)
* [[Matilda (dukino de Saksio)]] (1156-1189), 2-a edzino de [[Henriko la Leono]]
* [[Rikardo la 1-a (Anglio)]] (1157-1199)
* [[Ĝofredo la 2-a (Bretonio)]] (1158-1186)
* [[Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio)]] (1162-1214)
* [[Johana de Anglio (Reĝino de Sicilio)]] (1165-1199)
* [[Johano (Anglio)]] (1166-1216)
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1122]]