Eduardo la Konfesanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
Eduardo kroniĝis ĉe [[Winchester]], la ĉefurbo de [[Wessex]], la 3-an de aprilo 1043. Tuj lin alfrontis gravaj problemoj.
 
Unue, lia patrino Emma subtenis rivalon, [[Magnus la 1-a (Norvegio)|Magnus]], la reĝon de Norvegio: EduardEduardo arestis sian patrinon. Due, estis la granda potenco de tri grafoj, Godvino de Wessex, [[Leofric (Mercia)|Leofric de Mercia]] (edzo de [[Godiva]]) kaj [[Siward (Northumbria)|Siward de Northumbria]]. En 1045 Eduardo edziĝis al Edita, filino de Godvino, verŝajne pro politikaj kialoj kaj eble iom malvolonte. Sed li havis normandajn favoratajn, kaj tio tre malkontentis la anglosaksajn kaj danajn nobeljon. En 1051 necesis nomumi ĉefepiskopon de [[Canterbury]]: Eduardo malakceptis la kandidaton de Godwin, kaj donis la postenon al la normanda [[Roberto de Jumièges]].
 
Ĉe [[Dovero]] okazis tumulto, kun batalado inter la urbanoj kaj [[Eŭstako la 2-a (Grafo de Boulogne)]], parenco de Eduardo. Godvino rifuzis puni la urbanojn. Leofric kaj Siward subtenis la koleran reĝon, kiu ekzilis Godvinon en septembro 1051. La sekvantan jaron Godvino invadis Anglion kaj igis Eduardon forsendi siajn normandajn konsilistojn. Godvino mortis en 1053, kaj lia subulo Ralph, normando, ricevis parton de liaj landoj kaj iĝis grafo de [[Herefordshire]]. Ralph konstruigis ŝtonajn kastelojn - la unuajn tiajn konstruaĵojn en Anglio - por defendi sian graflandon kontraŭ la kimroj, sed en 1055 la kimroj malvenkis Ralph kaj kaptis lian novan kastelon ĉe [[Hereford]]. (Ralph mortis en 1057, kaj estis moknomata "la malkuraĝa" - ne pro la malvenko sed ĉar li preferis la normandan uzon de kavaliero al la anglosaksa uzo de piedmilitistoj.)