Odo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
Inter 909 kaj 927 li iĝis episkopo de Ramsbury, [[Wiltshire]]. Ŝajnas ke li daŭre servis kiel soldato: verŝajne en 937 li estis en la armeo de [[Adelstano]] kiu venkis la skotojn en la [[Batalo de Brunanburh]], kaj laŭ kroniko de [[Abatejo Ramsey]] donis glavon al Adelstano post kiam ties glavo elglitis de lia mano (kvankam la kronikisto diras ke tio estas laŭdiraĵo, ne certa fakto).
 
Oda estis lerta diplomato. En 936 li faris diplomatan mision por Adelstano en Francio, kie li aranĝis ke [[Ludoviko la 4-a (Francio)|Ludoviko la 4-a]] iĝos reĝo de Francio (kiam Ludoviko havis tri jarojn, li kaj liasia patrino fuĝis de Francio al Anglio). En 943 Oda aranĝis pacakordon inter [[Edmundo la 1-a (Anglio)]] kaj [[Olaf la 1-a (Dublino)|Olaf la 1-a]], reĝo de Dublino kaj Jorko.
 
En 941 Oda iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li konsilis Edmundon la 1-an pri leĝoj. Li faris regulojn por reformi la angla eklezio, kaj subtenis la ekleziajn reformojn de [[Sankta Dunstan]]. Li akiris por la katedralo de Canterbury relikvojn de [[Sankta Wilfrid]] kaj [[Sankta Ouen]].