Odo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Oda''' (aŭ '''Odo''', m. la [[2-an de junio]] [[958]]), foje kromnomata ''la bona'' aŭ ''la severa'', estis sanktulo kaj ĉefepiskopo de [[Canterbury]], [[Anglio]].
 
Liaj gepatroj estis danoj kiuj translokiĝis al Anglio, veŝajne en 865, kaj li naskiĝis eble en [[East Anglia]]. Kiam li ankoraŭ infanis, li eniris la domanaron de [[anglosaksoj|anglosaksa]] nobelo, Aethelhelm. Lia nevo [[Oswald de Worcester]] iĝis episkopo de [[Jorko]].
 
Laŭdire li akompanis nobelon kiu pilgrimis al [[Romo]], kaj kuracis tiun de malsano. Eble dum iom da tempo li batalis sub la anglosaksa reĝo [[Eduardo la pli aĝa]], kaj eniris la monaĥan vivon ĉe [[Abatejo FeluryFleury|Abatejon Fleury]] en [[Francio]].
 
Inter 909 kaj 927 li iĝis episkopo de Ramsbury, [[Wiltshire]]. Ŝajnas ke li daŭre servis kiel soldato: verŝajne en 937 li estis en la armeo de [[Adelstano]] kiu venkis la skotojn en la [[Batalo de Brunanburh]], kaj laŭ kroniko de [[Abatejo Ramsey]] donis glavon al Adelstano post kiam ties glavo elglitis de lia mano (kvankam la kronikisto diras ke tio estas laŭdiraĵo, ne certa fakto).
 
Oda estis lerta diplomato. En 936 li faris diplomatan mision por Adelstano en Francio, kie li aranĝis ke [[Ludoviko la 4-a (Francio)|Ludoviko la 4-a]] iĝos reĝo de Francio (kiam Ludoviko havis tri jarojn, li kaj sialia patrino fuĝis de Francio al Anglio). En 943 Oda aranĝis pacakordon inter [[Edmundo la 1-a (Anglio)]] kaj [[Olaf la 1-a (Dublino)|Olaf la 1-a]], reĝo de [[Dublino]] kaj [[Jorko]].
 
En 941 Oda iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li konsilis Edmundon la 1-an pri leĝoj. Li faris regulojn por reformi la anglaanglan eklezioeklezion, kaj subtenis la ekleziajn reformojn de [[Sankta Dunstan]]. Li akiris por la [[katedralo de Canterbury]] relikvojn de [[Sankta Wilfrid]] kaj [[Sankta Ouen]].
 
Verŝajne li estis ankaŭ konsilisto de [[Edred (Anglio)]]: kiam tiu mortis en 955, li testamentis grandan kvanton da oro al Oda. La sekvantan jaron Oda kronis [[Edwy]] sed en 957 li aliĝis al la sukcesa ribelo de [[Edgaro (Anglio)]], kiu ekregis Anglion norde de la [[Tamizo]] kaj sekvis Edwy kiel reĝo de tuta Anglio en 959. En 958 Oda nuligis la edziĝon de Edwy kaj Aelfgifu pro tro da parenceco.