António Feliciano de Castilho: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|left|António Feliciano de Castilho. '''António Feliciano de Castilho''', la unua vicgrafo de Castilho, (Lisbono, la 28-an de ja...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:26, 18 jun. 2009

António Feliciano de Castilho, la unua vicgrafo de Castilho, (Lisbono, la 28-an de januaro 1800 — la 18-an de junio de 1875) estis romantikista verkisto de Portugalio. Li kreis alfabetigan metodon. Pro morbilo li perdis preskaŭ tutan kapablon vidi kiam sesjaraĝa. Li elgradiĝis pri juro en Universitato de Koimbro. Kontraŭ li polemikis Antero de Quental kaj aliaj intelektuoj en 1865. La rezulto de tiu kverelo estis la starigo de realismo en Portugalio.

António Feliciano de Castilho.

Lernado de la klasika kulturo

Filo de Domícilia Máxima de Castilho kaj de la kuracisto José Feliciano de Castilho. Pro la fakto, ke li frue blindiĝis, li ĉiam kalkulis kun aliajn homoj por legi kaj por skribi. Li sukcesis lerni la latinan kaj klasikan kulturon, kaj eĉ modernajn lingvojn, kvankam ne ĝisfunde.

Universitata periodo

Kune kun la frato Augusto Frederico de Castilho li lernis klasikajn studobjektojn en la Universitato de Koimbro.

Unuaj verkoj

Nur deksesjaraĝa li publikigis poemon omaĝe al la ĵus forpasinta reĝino Maria la 1-a. Kiel rekono al la juna poeto, li ricevis de la registaro simbolan stipendion. En 1818 li de nove publikigis poemeton. Ĉifoje li enfokusis la reĝon Johano la 6-a okaze de lia surtroniĝo. En 1821 li eldonis la poemon Cartas de Echo e Narciso (Leteroj de Eĥo kaj Narciso), dediĉita al la universitata kolegaro.

Tagoj en la kamparo

Dum la jaroj de la milito de 1828 ĝis 1834, Castilho restis ĉe sia frato, kiu fariĝis pastro. Tie li tradukis klasikajn verkojn (La Metamorfozoj kaj Amoroj de Ovidio. Li ankaŭ verkis poemojn por publikigotaj libroj.

Edziĝoj

Sub influo de "Leteroj de Eĥo kaj Narciso", li konatiĝis junulonon. La geedziĝa ceremonio okazis en la 29-a de julio 1834. Sed frue forpasis lia juna edzino Maria Isabel en la 1-a de februaro 1837. De la paro ne naskĝis infanoj. En la jaro 1840, post la morto de lia frato Augusto, li edziĝis en la 31-a de decembro kun Ana Carlota Xavier Vidal. Tiam naskiĝis 7 infanoj, inter ili Júlio de Castilho, kiu zorgis pri la verko kaj la memoraĵoj de Castilho.

Edukisto

Li fondis kulturan societon, skribis pedagogiajn verkojn kaj ne ĉesis traduki. Li multe vojaĝis por disvastigi la alfabetigan metodon de li kreita. Eĉ la brazila imperiestro Petro la 2-a ricevis Castilho. Kiel rekono Castilho dediĉis al Petro la 2-a la teatraĵon Camões.


Vicgrafo

La nobelan titolon vicgrafo de Castilho li ricevis en la 25-a de maio de 1870.

Verkoj

  • "Cartas de Eco e Narciso" (1821)
  • A Primavera (1822)
  • Amor e Melancolia (1828)
  • A Chave do Enigma
  • A Noite do Castelo (1836)
  • Os Ciúmes do Bardo (1836)
  • Crónica Certa e muito Verdadeira de Maria da Fonte (1846);
  • Felicidade pela Agricultura (1849)
  • Escavações Poéticas (1844)
  • Presbitério da Montanha
  • Quadros da História de Portugal (1838)
  • O Outono (1863)


Eksteraj ligoj