Guthlac: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
 
==Vivo==
Dum sia juneco li famis kiel batalisto sub [[Aethelred la 1-a (Mercia)|Aethelred la 1-a]], reĝo de Mercia. Tamen dum siaj dudekaj jaroj li spertis akran senson de la vaneco de militado, kaj eniris la monaĥejon de [[Repton]]. Post du jaroj li translokiĝis al [[Crowland]] (antaŭe nomita ''Croyland''), [[Lincolnshire]], kie li konstruis por si ermitejon. Laŭdire por vestoj li portis nur bestpeltojn, kaj manĝis nur iomete da hordea pano.
 
Lia famo disvastiĝis kaj multaj vizitis lin. Antaŭ ol sia altroniĝo, [[Aethelbald (Mercia)|Aethelbald]] (kiu regis Mercia de 716 al 757) estis ekzilata kaj pasis iom da tempo kun Guthlac. Guthlac mortis en 714, kaj poste Aethelbald sonĝis ke Guthlac profetis ke li ĝuos bonegan estontecon. Post kiam li altroniĝis, Aethelbald fondis ĉe Crowland sanktejon kaj abatejon dediĉitajn al Guthlac.