Flandrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
N-k (diskuto | kontribuoj)
e Korekteto pri literumo.
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
</table>
 
'''Flandrio''' aŭ '''Flandrujo''' estas la norda parto de [[Belgio]], kies loĝantaro plejparte denaske parolas dialekton de la [[Brabanta lingvo|brabanta]], tie konatan kiel [[flandra lingvo|flandran lingvon]] kaj krome la norman [[Nederlanda lingvo|nederlandan lingvon]]. Flandrio konsistas el la [[Flandra Regiono]] kaj la [[Nederlandlingva Komunumo de Belgio|Flandra Komunumo]]. La administra sidejo de la [[Flandra Parlamento]], kiu okupiĝas pri la rajtigoj de la Regiono kaj la Komunumo, troviĝas en [[Bruselo]]. Tio en si estas iom rimarkinda, ĉar nuntempe en Bruselo plej multaj homoj parolas la [[franca lingvo|francan]] kaj ĉar la ĉefurbo de [[Belgio]] estas aparta lingve neŭtrala regiono, la [[Brusela Ĉefurba Regiono]].
 
Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historia [[Graflando Flandrio]]. Tiu konsistis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj la [[Nederlando|nederlanda]] provinco [[Zelando|Zelanda]] Flandrio. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departamentoj '[[Nord]]' kaj '[[Pas-de-Calais]]'.