Halina Gorecka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Halina Gorecka''' - sovetia kaj ruslanda esperantistino. Naskiĝis en [[Kazaĥstano]], ricevis matematikan kleron en la [[Urala Ŝtata Universitato]] ([[Sverdlovsk]], nun [[Jekaterinburg]]). Oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao. Nun estas eldonisto.
Lernis esperanton en [[1979]]. Poste movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska esperanto klubo, prezidanto de la Urala E-Komitato kaj de la [[Urala Esperantista Societo]] ([[UES]]), vicprezidanto de [[REU]] (1994-1995), la unua redaktoro de [[[Bulteno de REU]]. Organizanto de multaj renkontoj kaj konferencoj en Uralo. Peranto de [[UEA]] por Ruslando. Reprezentanto de [[Monda Turismo]] en Ruslando. Ĵuriano en [[Belartaj Konkursoj de UEA]].
Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la [[Kolektiva Esperanta Biblioteko]] ([[KEB]]) kaj de la [[Urala libro-servo]] (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de [[Ruslanda Esperantisto]] kaj de [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun la edzo ([[Aleksander Korĵenkov]]) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj ([[Sezonoj]] k.a.). Redaktoro de [[Ruslanda Esperantisto]] kaj de [[Ekzakte]].