John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
De 1414 al 1419 li estis lordo-leŭtenanto (guberniestro) de [[Irlando]], kie li altiris plendojn pro sia tre malmilda politiko. De 1420 al 1424 li militis en Francio. En 1425 li denove (kaj mallonge) servis kiel lordo-leustenanto de Irlando.
 
En 1427 li reiris al Francio kie li akiris grandan famon kiel militisto. Li partoprenis la [[sieĝo de Orléans|sieĝon de Orléans]] (1428-1429). La 18-an de junio 1429 li kaptiĝis dum la [[batalo de Patay]]: li malliberiĝis dum la sekvaj kvar jaroj. La francoj liberigis lin interŝange por [[Jean Poton de Xaintrailles]], kaj li denove estris anglajn armeojn en Francio, gajnante plurajn venkojn.
 
En 1445 [[Henriko la 6-a (Anglio)|Henriko la 6-a]] nomumis lin konestablo de Francio. En 1449 li denove kaptiĝis ĉe [[Rueno]], kaj promesis neniam plu porti kirason kontraŭ la francoj. Li plenumis tiun promeson sed daŭre estris armeojn, kvankam li mem neniam batalis. La 17-an de oktobro 1452 li alteriĝis ĉe [[Bordeaux]] kun tri mil militistoj, kaj kaptis la urbon kaj poste la plejparton de [[Gaskonio]]n. La sekvantan jaron la francoj sieĝis Castillon. Talbot marŝis por savi ĝin. La francoj ĉirkaŭis lian tendejon kun inter sep kaj dek mil soldatoj. Dum la sekva [[batalo de Castillon|batalo]] la ĉevalo de John Talbot mortis pro kanonkuglo kaj falis sur lin: franca militisto rekonis lin kaj mortis lin per hakilo. Ankaŭ mortis lia filo John (1-a vicgrafo Lisle).