Wohlen AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Wohlen datas el la jaro [[1178]] kiel ''Wolon''.
 
Ek de [[1185]] Wohlen formis parton de la familia havaĵo de la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj atribuis Wohlen al la ''Libera Distrikto'', kiu troviĝis sub komuna servuto de la membroj de la Jŭkomunumo.
 
En la jaro [[1529]] la loĝantoj de Wohlen aliĝis al la [[reformacio]] sed devis post la [[2-a Milito de Kappel]] repreni la katolikan kredon.
 
En marto [[1798]] la francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuto kaj deklaris la [[Helveta Respubliko|Helvetan Respublikon]]. Wohlen nun dum kvin jaroj fariĝis parto de la tiama [[Kantono Baden]]. Post la malfondo de Kantono Baden la komunumo en la jaro [[1803]] estis integrita al la [[distrikto Bremgarten]] de la nova [[Kantono Argovio]].
 
En la jaro [[1914]] la ĝis tiam aŭtonoma komunumo [[Anglikon]] post bankrotiĝo pro lerneja konstruo per kantona dekreto estis integrita al la komunumo Wohlen.