Historio de Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Leopoldo la 3-a Sankta
Linio 20:
== La duklando Aŭstrio ==
 
Pro la konflikto inter la familioj [[Ŝtaŭfoj]] kaj [[Velfoj]] la duklando Bavario estis donita al la [[BabenberganojBabenbergoj]]. Kiam [[Frederiko la 1-a]] volis fini tiun kverelon, li redonis la duklandon al la familio Welfen. Kiel donaco al la familio Babenberger oni kreis per la dokumento ''[[Privilegium Minus]]'' dukecon por Aŭstrio. Unua duko estis [[Henriko la 2-a]], kiu ŝanĝis sian rezidejon al [[Vieno]] en [[1146]]. En [[1186]] la posedaĵo de la grafo de [[Steyr]] venis al la Babenbergoj. Tiu regiono estis [[Stirio]], kiu tiutempe inkluzivis la centran parton de [[Supra Aŭstrio]].
 
Kun [[Leopoldo la 6-a]] la malfrumezepoka Aŭstrio atingis kulturan kulminon - la revolucia arto en gotika stilo estis enkondukita en Aŭstrio. Post la morto de lia filo [[Frederiko la 2-a]] en [[1246]] la vira linio de la familio Babenberger estingiĝis. Inter la multaj posteulaj kandidatoj venkis la reĝo de [[Bohemio]], [[Přemysl Otakar la 2-a]], kiu estis en [[1256]] vokita al la lando por fini la kverelojn. Lia politiko celis repuŝi la aristokrataron kaj subteni la urban burĝaron. Kiam li volis fariĝi imperiestro, lin kontraŭbatalis [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo de Habsburgo]], kiu venkis lin en [[1278]] per la [[batalo sur Morava kampo]]. La [[Habsburgoj]] povis sin instali kiel dukoj de la landoj Aŭstrio kaj Stirio.