Aŭstralazia ekozono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
La nuntempa disvastiĝo de Aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj parte rezultas el la [[Geologio|geologia]] [[historio]] de la [[Tero|ter]][[korpo]]j de la ekozono. Pluraj el tiuj estas fragmentoj de la [[pra]][[kontinento]] ''[[Gondvano]]'', kvankam iom da la pli malgrandaj [[insulo]]j [[Vulkano|vulkane]] originis pli freŝdate, kaj neniam estis eroj de Gondvano.
 
Nov-Gvineo, Australio, kaj [[Tasmanio]], kolektive konataj kiel '''Aŭstrali-Nov-Gvinea Kontinento''' aŭ [[Sahulo]], estas konektataj per neprofunda [[Kontinento|kontinenta]] platformo, kaj kune konsistigas la plej vastan fragmenton de Gondvano. La neprofunda kontinenta platformo, kiu nuntempe disigas la insulojn, estis konstituanta [[tero]][[pontoterponto]]n kiam la [[Maro|maraj]] niveloj estis pli malaltaj, plej freŝdate dum la [[glaciepoko]]. Nov-Gvineo kaj Aŭstralio samhavas multajn familiojn de [[birdo]]j kaj [[marsupiulo]]j. Dum la Hinda-Aŭstralia plato, kiu ampleksas [[Hindujo]]n, [[Aŭstralio]]n, kaj inter ambaŭ la fundon de la [[Hinda oceano]], moviĝas norden, ĝi koliziis kun la [[Eŭrazia plato]], kaj la kunpuŝiĝo levis [[Himalajo]]n, la indoneziajn insulojn kaj la centran [[montaro]]n de Nov-Gvineo. Tiu ĉi [[montara sistemo]] estas multe pli juna kaj pli alta ol la montaro de Aŭstralio, tiel alta ke ĝi gastigas rarajn [[Ekvatoro|ekvatorajn]] [[glaciejo]]jn.
==Faŭno==
[[Kiropteroj]] estis la solaj [[mamuloj]] de Nov-Zelando ĝis la alveno de homoj. Birdoj adaptiĝis al ekologiaj niĉoj, kiel tiuj de grandaj herbomanĝuloj, [[insektomanĝuloj]], kaj grandaj [[karnomanĝuloj]] kiuj estis okupitaj aliloke de mamuloj. Nov-Zelando restis en la malvarmetaj kaj humidaj [[latitudo]]j, kaj perdis multajn plantajn kaj bestajn familiojn kiuj estis netoleremaj de ĝia malvarmeta klimato, inkluzive araŭkariojn kaj la plej multajn proteojn, same kiel [[krokodilo]]jn kaj [[testuduloj]]n.