Laŭa lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
 
==Substantivoj==
Substantivoj ne markiĝas je [[genro (gramatiko)|genro]], [[deklinacio (gramatiko)|deklinacio]] aŭ [[gramatika nombro]]. Ĉiu substantivo povas esti singulara aŭ [[pluralo|plurala]] depende de kunteksto. Laŭa lingvo de havas nek difinitajn, nek nedifinitajn [[artikolo (gramatiko)|artikolon]]. Por esprimi pluralon aŭ kvanton de iu objekto laŭa lingvo ofte uzas [[mezura vorto|mezurajn vortojn]] (Laŭe: ລັກສະນະນາມ, {{IFA|laksaʔnaʔnaːm}}). Ekzemple, frazon 'du seĝoj' en la laŭa oni dirus proksime al 'seĝo du peco'.
 
Agaj verboj facile konvertiĝas al substantivoj per antaŭ-vorteto ການ (kan, [gaːn]) Por konverti abstraktajn verbojn kaj [[adjektivo]]jn (iom simile al esperanta sufikso [[ec (sufikso)|-ec-]]) oni uzas antaŭ-vorteton ຄວາມ (khwam, [kʰwaːm]):
* ເດີນທາງ (deunthang, [dɤntaːŋ]) ''veturi'' -> ເດີນທາງ (kan deunthang, [gaːn dɤntaːŋ]) ''veturo''
* ຄິດ (khit, [kʰit]) ''pensi'' -> ຄວາມຄິດ (khwam khit, [kʰwaːm kʰit]) ''penso''
* ດີ (di, diː) ''bona'' -> ຄວາມດີ (khwam di, kʰwaːm diː) ''bono'', ''boneco''
 
Kiel en multaj lingvoj de [[Azio]], [[pronomoj]] estas ofte preterlasataj en neformala laŭa aŭ anstataŭigataj per [[kromnomo]]j aŭ familiecaj terminoj ('frato', 'onlko', 'avo' ktp.) depende de sekso kaj aĝo de alparolato kaj formo de ŝlia rilato kun la parolanto. Pronomoj, kiam ili uziĝas, aknaŭ havas multajn variantojn depende de [[lingvotavolo]] - ekde rojala (nur uzita por paroli kun [[reĝo]]jn kaj membroj de reĝa familio, nun preskaŭ ne uzata krom je [[ŝerco|ŝerca]] senco) ĝis vulgara kaj eĉ ofenda. Ju pli formala estos iu parolo, des malpli da pronomoj estos preterlasitaj kaj des pli formalaj formojn estos uzataj. Pronomoj transformiĝas al plurala formo per antaŭ-vorteto ພວກ (pʰuak), ekzemple ພວກເຈົ້າ (pʰuak jao) "vi (plurala)". Aĝo kaj socia statuso de alparolato estas ĉiam markita per la lingvo. Se iu persono parolas al pli juna iĉo, ŝli prefiksas lia nomo per ບັກ (bak, [bak]), kaj por pli juna knabino uziĝas antaŭ-vorteto ອີ (i, [iː]). Por pli oldaj iĉoj kaj inoj oni uzas, laŭorde, vortetojn ອ້າຍ (ai, [aj]) kaj ແອື້ອຍ (èw, [ɛːw]). Ege pli oldajn homojn oni afable adresas kiel "onklino", "onklo", "patro", "patrino", "avo", "avino" ktp, eĉ se ili ne rilatas al familio de parolanto.
{| class="wikitable" style="text-align: center"
|-
!Pronomo || Latinigo || [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] || Signifo
|-
| ຂ້ອຍ || khoy || kʰɔːj || Mi (neformala, ĝenerala)
|-
| ຂ້ານ້ອຍ || khanoy || kʰaːnɔːj || Mi (formala)
|-
| ເຮົາ || hao || haw || ni
|-
| ເຈົ້າ || chao || tɕaw || vi (singulara, ĝenerala)
|-
| ທ່ານ || thaan || tʰaːn || vi (singulara, treege formala)
|-
| ເຂົາ || khao || kʰao || li/ŝi (formala, ĝenerala)
|-
| ລາວ || lao || law || li/ŝi (tre neformala)
|-
| ເພິ່ນ || peun || pʰɤn || li/ŝi (tre formala)
|-
| ມັນ || man || man || ĝi (pri objekto aŭ animalo, treege ofenda se uzata pri persono)
|}
 
==Adjektivoj kaj adverboj==
 
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]