Biotopo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
En [[ekologio]], '''vivloko''', aŭ '''biotopo''' estas areo de similaj vivkondiĉoj kiuj formas la lokon favoran por certa [[flaŭro]] kaj [[faŭno]] ([[Biocenozo]]). En tiu ĉi senco, biotopo estas la samo, kiel ekocenozo. Tamen kelkaj ekologoj limigas tiun terminon nur al la aro de fizikaj kondiĉoj, formantaj la certan vivlokon por certa vivkomunumo.
 
Biotopo estas areo de unuformaj vivmediaj cirkonstancoj liveranta aptan lokon por specifa asocio de [[flaŭro]] kaj [[faŭno]]. Biotopo estas preskaŭ [[Sinonimo|sinonima]] kun la [[termino]] [[Habitato (ekologio)|habitato]]. Sed la [[objekto]] de habitato estas [[speciopopulacio]] de [[populaciospecio]], tiu de biotopo estas biocenozo aŭ vivkomunumo <ref>Toshiyuki Hoshino. ''Fundamental research in nurtural management of large biotope aiming for regeneration of nature: Introduction.'', from [http://www.si.gunma-u.ac.jp/t/ishikawa/bachlers2003/HoshinoHP/hajimeni.htm]</ref> .
==Ekologio==
La nocio de biotopo unue estis proparolita far [[Ernst Haeckel]] (1834-1919), [[Germanujo|germana]] [[Zoologio|zoologisto]]. En lia libro ''Generelle Morphologie der Organismen (Ĝenerala morfologio de la organismoj)'' (1866), kiu difinas la [[termino]]n "[[ekologio]]", li emfazis la gravecon de la nocio de vivloko kiel primara postulaĵo por la ekzisto de organismo. Haeckel ankaŭ eksplikis ke kun unu [[ekosistemo]], ĝia [[vivularo (ekologio)|bioto]] estas determinita de [[Medio|mediaj]] faktoroj (kiel [[akvo]], [[grundo]], kaj geografiaj karakterizoj) kaj de reciprokaj influoj inter vivuloj; la origina ideo de biotopo estis altgrade rilatita al [[Teorio]] de [[Evoluismo]]. Poste, F. Dahl, [[profesoro]] ĉe la Zoologia Muzeo de [[Berlino]], pli rilatigis la terminon "biotopo" al ekosistemoj (1908).
 
== Akvariuma biotopo ==
La vorto biotopo estas ankaŭ uzata de [[akvario|akvariumistoj]] por nomi akvariumon kun [[aeriza sistemo]], kiu simulas en la akvariumo certan vivlokon, cele bridi la fiŝojn, kiuj kutime vivas en tiu biotopo.
 
==Referencoj==
{{referencoj}}
{{Portalo Biologio}}
[[Kategorio: Biologio]]