Telegrafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Elektra telegrafado: ligilon aldonis
e anstataŭigis "===" per "==" en la unuaj kaj lastaj sekcioj
Linio 2:
[[Dosiero:Seaman send Morse code signals.jpg|thumb|right|250px|Optika telegrafado de maristo per Morsa-kodoj]]
'''Telegrafo''' estas [[aparato]] [[optiko|optika]], [[akustiko|akustika]] aŭ [[elektro|elektra]] por transsendi per videblaj, aŭdaj aŭ skribitaj signoj informojn ĝis granda distanco.
 
=== Optika telegrafado= ==
 
En la malnovaj tempoj precipe [[kolombo]]j, kurieroj, komercistoj liveris mesaĝojn. En la 19-a jarcento unue telegrafo de Morse, baldaŭ [[telefono]] de [[Bell]] faris revolucion en la informado. Escepte la fruajn eksperimentojn, la telegrafado estas skriba, la telefonado estas voĉa mesaĝo, tamen la plej grava distingo estas tio, ke nur fakuloj, spertistoj uzis la telegrafon ([[telegrafisto]]j, teleksistoj), sed vasta publiko uzas la telefonadon (abonantoj kaj uzuloj). La telegrafa aparato kostas pli ol la telefono.
Linio 11 ⟶ 12:
En [[1792]] Chappe (ŝapp) eltrovis optikan "telegrafon", kiu etendiĝis en [[Francio]] kaj iom pli. Precipe [[Napoleono]] profitis de la invento. Supro de alta [[kolono]] estis tri moveblaj brakoj. En sekreta libro oni kodigis 6000 da vortoj al nombroj. Definita nombro definis ekskluzivan brakopoziciojn, kiujn la telegrafisto manipulis de sur la tero. La unua kaj la lasta ĉeftelegrafistoj scipovis ĉifri kaj deĉifri la tekston. La ceteraj telegrafistoj nur imitis la brakopoziciojn tiel, ke ili teleskope vidis la antaŭajn brakopoziciojn.
 
=== Elektra telegrafado= ==
'''Elektra telegrafado''': povas esti montra aŭ skriba, krome oni uzis komence [[rektkurento]]n, fine [[alterna kurento|alternan kurenton]]. Komence estis baterio, ŝaltilo kaj ia elektromagneto.
 
Linio 26 ⟶ 27:
Post persista laborado kabloj funkciis tra Atlantiko, tra Azio oni atingis [[Japanio]]n kaj [[Aŭstralio]]n. La aparato sendis preskaŭ minute po 100 da signoj. La postaj, pli perfektaj telegrafoj uzis duoblokurentajn signojn, kiu signifas tion, ke ĉe la sendilo ŝanĝiĝis ankaŭ direkto de la daŭra kurento. La ricevilo devas esti polariza relajso.
 
== Literoskriba telegrafo ==
La '''literoskribaj telegrafoj''' komence estis '''sinkronaj''', poste '''neritmaj'''. D.E.Hughes (hjus) en [[1856]] prezentis sinkronan maŝinon. En la aparato literorado turniĝas sinkrone kun la alia aparato. Oni uzis 26 literojn kaj 26 ciferojn kaj skribosignojn. Se oni premis klavon, impulso estiĝis en tiu momento, kiam ĝuste la literorado prezentis tiun signon. La forsenditan impulson polariza relajso ricevis. Pro la sinkrona turniĝo ĝuste tiu signo elektiĝis. La signoklavaro similis al la pianoklavaro. La telegrafisto devis suprenlevi pezojn per pedalo. Malrapida falo de la pezoj movis la mekanismon. La teksto skribiĝis sur paperrubando, kies alia flanko estis glua. Se finiĝis la mesaĝo, la telegrafisto akvumis la rubandon kaj gluis tion sur telegrafan blanketon. Tiu sistemo estas '''rubandoskriba telegrafado'''. La aparato sendis minute po 200 da signoj.
 
Linio 51 ⟶ 52:
'''Bildotelegrafo''' povas sendi nigra-blankajn fotojn. La bildo konsistas el punktoj. Nuanco de punkto karakterizas respondan amplitudon, kion oni komunikis laŭ impulsoserio. Meze de la [[20-a jarcento]] la [[ĵurnalo]]j ofte prezentis bildotelegramojn, ekzemple pere de Hell-aparato.
 
=== Vidu ankaŭ= ==
* [[Morsa kodo]]
* [[Baudot-kodo]]
Linio 60 ⟶ 61:
* [[Telegrafisto]]j
 
=== Eksteraj ligoj=ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Telegraphy}}
* [http://souvenirs-de-mer.blogdns.net/IMG/jpg/France-de-Chappe.jpg mapo de la telegrafo Chappe en 1800]
{{projektoj|commonscat=Telegraphy}}
 
[[Kategorio:Aparatoj]]