Tupia lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
Tiu lingvo, sistemigita de jezuitoj, ĝis hodiaŭ estas parolata de la [[indiĝeno]]j ĉirkaŭ la rivero [[Negro (rivero)|Negro]]. Kelkaj triboj parolas kreolan tupian kiu apenaŭ konservas misformigitan kaj reduktintan terminaron el la tupia, simpligante komplete la [[morfologio]]n kaj [[sintakso]]n.
 
La plejparto de l' [[vorto]]j tupiaj havas [[vortradiko]]jn unu aŭ du [[silabo]]jn longaj, kio, kurioze tre similas al sistemo de [[apriora lingvo|aprioraj projektoj]] de artfaritaj lingvoj: ''CAA'' [ka:] signifas planto, do ''caapim'' [ka:'''pim'''] signifas "planto en ĝenerala senco", ''[[caatinga]]'' [ka:'''tin'''ga] signifas "blanka planto", ''caaju'' signifas "fruktdona planto" kaj ''caaubi'' [ka:ŭ'''bi''']], arbo, ktp. ''Y'' [ü] estas likvo, ''caayin'' (planto+likvo+sufikso) estas trinkaĵo farita el plantoj.
Aliaj radikoj: ''Sy'' (patrino, origino), ''Tyba'' (patro, trunko), ''Aba'' (homo), ''Yby'' (planko, lando), ''Oca'' (domo, hejmo), ''An'' (umbro, fantomo), ''Itá'' (ŝtono). De tiuj substantivaj radikoj, oni faras centojn kaj milojn da vortoj per aglutinado. Tupia lingvo estas aglutina, kaj ne havas artikolojn, gramatikan nombron nek genron.