Eduardo la 1-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 68:
Post la morto de [[Margareta (Skotlando)]], estis neklare kiu rajtis iĝi reĝo de tiu lando. Ŝia patro [[Aleksandro al 3-a (Skotlando)|Aleksandro la 3-a]] estis mortinta en 1287. 14 nobeloj pretendis la skotan tronon, sed fine la elekto estis inter [[Johano Balliol]] kaj [[Roberto Bruso (5-a lordo de Annandale)]]. La skotoj petis Eduardon arbitracii. Eduardo respondis ke li konsentus se la skotoj agnoskus lin kiel feŭda superuloj. Tion la skotoj ne deziris. Ili diris al Eduardo ke, sen reĝo, neniu en Skotlando rajtis decidi ĉu omaĝi. Fine John Balliol kaj Roberto Bruso interkonsentis ke Skotlando transdoniĝos al Eduardo ĝis estos decidate kiu iĝos reĝo. Post longaj diskutoj, Johano Balliol surtroniĝis la 17-an de novembro 1272.
 
Eduardo tamen daŭre asertis rajtojn rilate Skotlandon. Li determinis apelaciojn pri decidoj de la konsilio kiu regis Skotlando post la morto de Aleksandro la 3-a. Li devigis Johanon Balliol veni al la angla parlamento por defendi sin kontraŭ plendo de skota nobelo. Post kiam Eduardo postulis la militan subtenon de Skotlando kontraŭ Francio, la skotoj alianciĝis al Francio kaj malsukcese atakis [[Carlisle (Kumbrio)|Carlisle]]. En 1296 Eduardo invadis Skotlandon, kaptis [[Berwick-upon-Tweed]], kaj venkis la skotojn ĉe [[Dunbar]]. Li konfiskis la skotan kronadan [[Ŝtono de Scone|ŝtonon de Scone]], kiun li portis al [[Westminster]], detronigis Johanon Balliol, kiun li enkarcerigis en la [[Turo de Londono]], kaj regis Skotlandon per angloj.
 
Tamen la sukceso mallongis. La sekvantan jaron [[William Wallace]] kaj [[Andrew Moray]] venkis multe pli grandan anglan armeon dum la [[batalo de Ponto Stirling]]. Eduardo reinvadis, kaj la 22-an de julio 1298 li venkis Wallace ĉe [[batlo de Falkirk|Falkirk]]. En 1299 la skotoj rekaptis [[Stirling]]. Sekvis plua militado, dum kiu la skotoj rifuzis partopreni batalojn, sed disrabis nordan Anglion. En 1301-1302 [[Roberto Bruso]], nepo de Roberto Bruso (5-a lordo de Annandale), alianciĝis al la angloj. Dum la sekvaj tri jaroj la plejparto de la skotaj nobeloj faris pacon kun Eduardo, kiu en 1304 rekaptis Stirling. En 1305 William Wallace perfide transdoniĝis al Eduardo, kaj ekzekutiĝis en Londono.