Dua jakobita ribelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
 
==Sukcesoj kaj katastrofo==
La 17-an de septembro la ribelantoj eniris [[Edinburgo]]n. La francoj fine decidis doni iomete da financa kaj milita subteno. Dume la brita registaro deklaris ke la statutoj kontraŭ romkatolikoj pliefektivigu, kaj revenigis regimentojn el la ĉeflando de Eŭropo, sub [[Vilhelmo (Duko de Cumberland)]], filo de [[Georgo la 2-a (AnglioBritio)]].
 
La 21-an de septembro la jakobitoj venkis la ĉefan hanovran armeon en Skotlando ĉe Prestonpans, urbeto proksime al Edinburgo. La 8-an de novembro Charles Stuart invadis Anglion. [[Carlisle (Kumbrio)|Carlisle]] kaptiĝis la 15-an de novembro; la 23-an de tiu monato hanovra generalo forlasis [[Manĉestro]]; la 26-an la ribelantoj ĝoje bonveniĝis en [[Preston]]. La 4-an de decembro ili atingis [[Derby]]. Tie okazis grava debato, ĉu retiri sin en Skotlandon, ĉu marŝi suden. La 6-an de decembro estiĝis paniko en [[Londono]], el kiu romkatolikaj pastroj forpeliĝis, sed la ribelaj generaloj jam decidis retiri sin norden: ili ne kuraĝis ataki la batalspertajn regimentojn revenigitajn de Eŭropo. Tiu manko de kuraĝo kondukis ne-eviteble al katastrofo.