Bangva arbustosilvio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Bangva arbustosilvio | dosiero = |dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Bangva arbustosilvio | statuso = NT | regno = [[Anim...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:20, 14 feb. 2010

Ŝablono:Taksonomio korektita

La Bangva arbustosilvio (Bradypterus bangwaensis) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi enhavas ĉefe speciojn de Afriko. Tiu ĉi toviĝas en Kameruno kaj Niĝerio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj aŭ altaltitudaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro arbarklarigado, por agrikulturo aŭ brutbredado kaj ankaŭ por lignoproduktado.

Ĝi estas birdo de densa subkreskaĵaro en malgrandaj makuloj de montararbaroj, arbarbordoj, duarangaj arbaroj kaj makiso sub malferma arbaro de kanopeo. Ĝi ĉeestas kutime je 1,600-2,300 m en Niĝerio kaj 1,900-2,950 m en Kameruno. Oni supozas, ke ĝi manĝas etajn senvertebrulojn, ĉegrunde en densa plantaro. Ili nestumas en oktobro al novembro, eventuale ankaŭ en marto al aprilo en Kameruno.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Referencoj