Oomoto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Esperanto en la Oomoto-movado: evoluiĝas --> evoluas ktp.
Linio 72:
Post la dua mondmilito la kritiko kontraŭ aliaj religioj preskaŭ tute malaperis. Oni opinias ke Oomoto kaj aliaj religioj havas la saman fonton kaj komunan mision kaj aktive laboras por tio per religia dialogo kaj diservado en la sanktejoj unu de la alia. Oni konsideras komunan adoradon - dum kiu reprezentantoj de malsamaj religioj preĝas en la sama diservo - kiel la plej altan formon de tio.
 
La kredo pri unuigita mondo ekzistas jam en Ofudesaki. [[Deguĉi Kjotaro]] opinias ke la unuiĝo de Japanio estas modelo por estonta monda [[federacio]]. La opinio kiel efektivigi tion tamen ŝanĝiĝis. Antaŭ la unua mondmilito Oomoto pridubis la klopodojn krei [[Eŭropa federismo|eŭropan federacion]] kaj obĵetis ke tio povus signifi riskon ke la kontinentoj fariĝus malamikoj. Anstataŭ oni priskribis ke estas bezono de monda federacio kaj ke [[Esperanto]] devas esti la unuiganta lingvo. Oni ankaŭ diris ke Onisaburo estos la plej taŭga ĉefo por tia federacio.
 
Post la dua mondmilito Oomoto daŭre laboras por monda federacio en la mondfederacia[[mondfederistoj|mondfederista movado]]. Oni daŭras labori por Esperanto en tiu ĉi agado kaj mencias ke monda federacio estas necesa por la paco.
 
Tria vojo al saviĝo estas la mondŝanĝiĝo, kiun antaǔdiris Nao. DEGUĈI Nao kaj Deguĉi Onisaburo estas tre gravaj por la saviĝo. DEGUĈI Nao la tutan tempon estas priskribita kiel virino, kiuj ricevis apartan taskon de Dio, kaj skribis Ofudesaki-n, laŭ la plano de Dio. Oni detale priskribas la asketajn flankojn de ŝia vivo. Ĝis 1935 oni plurajn fojojn mencias ke la funkcio de Nao estis esti antaŭulo de Onisaburo. En la okcidenta propagando oni komparas ilin kun [[Johano la Baptisto]] kaj [[Jesuo Kristo]]. Post 1954 ŝi havas pli egalrangan rolon en la propagando.
Linio 92:
’Modelo’ funkcias preskaŭ meĥanike. Oomoto tiel estas la akso en la sankta plano de Dio. Tial la oomotoanoj faras sian plejeblon por plibonigi kaj plibeligi la internon de Oomoto, precipe kiam oni rimarkis ke io malbona enspeguliĝas de ekstere. Estas do la tasko de la oomotoanoj realigi Dian regnon unue en Oomoto. La kredo pri ’modelo’ signifas ke oomotoanoj ne dubu ke agadoj, kiujn oni malgrandskale okazigas en Oomoto, ekzemple arto, komuna preĝado kaj uzado de Esperanto, havos grandan signifon por pli grandaj okazaĵoj en la mondo. Tio estas unu el la plej gravaj taskoj, kiujn donis Dio al Oomoto. (La uzo de Esperanto iam ankaŭ estas priskribita kiel ekzemplo de ’vortoanimoj’.)
 
Metafizike oni klarigas tion ke Oomoto troviĝas en la mezo de Dia regno sur tero kaj estas envolvita en sprita, densa kaj firma atmosfero. Tial okazaĵoj en Oomoto disvastiĝas per ondocirkloj en la mondon en formo de forta spirita energio kaj vere realiĝas en konvenaj lokoj.
 
==Ikonografio==