Maria la 2-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
 
==Reĝino de Britio==
Jakobo la 2-a surtroniĝis en 1685 sed pli kaj pli malpopulariĝis, parte pro sia romkatolikismo. La 30-an de junio 1688 sep anglaj gravuloj invitis Vilhelmon invadi AnglioAnglion kaj reĝiĝi. Post iom da hezito, Vilhelmo konsentis, kaj nederlanda armeo alteriĝis la 5-an de novembro. La angla armeo kaj mararmeo aliĝis al li, kaj decembron 1688 Jakobo fuĝis al [[Francio]].
 
Maria ne tute kontentis pri la detronigo de sia patro, sed ŝia edzo komandis ŝin porti gajan mienon kiam ili triumfe eniris Londonon.
Linio 23:
Sekvis debatoj ĉu Maria regus sole. Vilhelmo mem ne deziris esti nur reĝa edzo. Fine estis decidate ke Maria kaj Vilhelmo kunreĝos, kaj ke, se Maria mortus antaŭ Vilhelmo, tiu regus sole. Ili kroniĝis en [[Abatejo Westminster]] la 11-an de aprilo 1689.
 
Kiam ajn Vilhelmo loĝis en Anglio, Maria ne okupiĝis rekte pri politikaj aferoj, kvankam ŝi aprobis la nomumon de superaj ekleziuloj: sed Vilhelmo ofte militis en [[Irlando]] kaj en la ĉeflando de Eŭropo, kaj, dum li forestis, Maria regis la landon. Ŝi ordonis la areston de sia onklo Henry Hyde (2-a grafo de Clarendon) pro komploto retronigi ŝian patron. En 1692 ŝi malliberigis la influan [[John Churchill (1-a duko de Marlborough)]] pro simila komploto: ties edzino [[Sarah Churchill (dukino de MarlbrouoghMarlborough)|Sarah]] estis amiko de Anna, la filino de Maria, kaj sekvis akra kverelo inter Maria kaj Anna.
 
Maria mortis en Londono pro [[variolo]].
 
[[Kategorio:Reĝinoj]]