Petras Čeliauskas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
== Tradukado kaj verkado==
En [[1986]] estis eldonita poemaro ''Homo'' – esperanta traduko de poemaro ''Žmogus'' de renoma litova poeto [[Eduardas Mieželaitis]]. La poeto por la poemaro ricevis prestiĝan en Sovetio Lenin-premion. [[William Auld]] tiel reeĥis pri la libro: ''Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj''. <ref>Esperanto, [[1987]], n-ro 11</ref>
Aliaj tradukoj: ''Arbaro de Anykščiai'' (de [[Antanas Baranauskas]]), ''Legendo pri Vilna Kastelo'' (de [[Vladas Mozuriūnas]]), ''Piceo, la reĝino de kolubroj'' (de [[Salomėja Nėris]]), ''[[Jūratė kaj Kastytis]]'' (de [[Maironis]]) ka. P. Čeliauskas esperantigis ĉirkaŭ 60 versaĵojn de 24 litovaj poetoj, fragmentojn el poemoj ''Konrad Walenrod'' (de [[Adam Mickiewicz]]), ''Kavaliro en tigra felo'' (de [[Ŝota Rustaveli]]), ankaŭ versojn de 12 belorusaj poetoj.
Tradukoj de multaj kantoj estis kantataj dum E-renkontiĝoj, BEToj k.s.
P. Čeliauskas tradukis el Esperanto en la litovan E-himnon ''[[La Espero]]'' (Viltis), romanon ''La fermita urbo'' (Uždaras miestas) de [[NEMERE István|Istvan Nemere]].
Menciindas libro ''Nuo Babelio iki Esperanto'' (De Babelo ĝis Esperanto, [[1989]]). Tio estas litovlingva 230-paĝa libro pri deveno de lingvoj, pri problemoj de multlingveco kaj provoj de homaro solvi ĝin, kaj kompreneble ankaŭ pri [[Esperanto]].
''Litovio dum jarcentoj'' ([[2002]]) – esperantlingva esearo pri historio de Litovio.
Libroj pri landesplorado, urbeto Švėkšna, historio de la urbeto, eldonaĵoj dediĉitaj al Švėkšna-mezlernejo.
P. Čeliauskas kompilis poezian antologion ''Švėkšnos lyra'' ("Liro de Švėkšna")<ref>[http://www.silaine.lt/2010/2010-03-24/Sveksnos_lyra-10-03-24.htm Klemensas STULGA, ''Švėkšnos lyra'', Šilainės sodai, 2010 03 24, Nr.5 (101)]</ref>. La libro estis eldonita en [[2009]]. La antologio reprezentas 24 aŭtorojn, devenintaj el Švėkšna aŭ havantaj aliajn ligojn kun ĉi tiu urbeto. En la antologio estas publikigataj kelkaj verkoj de P. Čeliauskas: traduko de ''[[Espero]]'' ([[L. L. Zamenhof]], litove "Viltis"), himno de Švėkšna ''Giesmė Švėkšnai'' ("Glorkanto al Švėkšna"), kaj [[Robajo|robajoj]].
Pli ol 40 diverstemaj artikoloj en distrikta kaj resublika gazetaroj.
Preskaŭ 30 esperantologiaj artikoloj en diversaj E-eldonaĵoj, pli ol 30 artikoloj pri historio, kulturo kaj literaturo de Litovio en revuo ''[[Litova Stelo]]''.

== Redaktado ==
Linio 58:
* ''Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1990-2006)'' ([[2008]])
* ''El mia Esperanta skatolo'' ([[2009]])
* ''Švėkšnos lyra'' ("Liro de Švėkšna", poezia antologio, kompilis P. Čeliauskas, [[2009]])
===tradukoj el la litova ===
* ''Homo'' de [[Eduardas Mieželaitis]] ([[1986]])