Blugriza mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Amerikanisolokki
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La '''Blugriza mevo''' aŭ '''Helgriza mevo''', ''Larus glaucescens'', estas granda [[mevo]], tio estas [[birdo]] de la familio de [[Laredoj]] kaj ordo de [[Karadrioformaj]].
==Disvastiĝo kaj specio==
Tiu blankakapa mevo reproduktiĝas en norda Pacifiko el la [[Aleŭtoj]] al la okcidenta kaj suda marbordoj de [[Alasko]], la tutan okcidentan marbordon de [[Kanado]] kaj la nordokcidenta usona ŝtato de [[Vaŝingtono]]. For de la reprodukta sezono la specio povas troviĝi en la orienta marbordo de [[Siberio]], la tuta okcidenta marbordo de [[Usono]] kaj ĉefe en [[Kalifornio]] kaj [[MeksikioMeksiko]].
 
Ĝi estas proksima parenco de la [[Okcidenta mevo]] kaj ofte hibridiĝas kun ĝi, kio kaŭzas identigajn problemojn ĉefe en la zono de [[Puget Sound]]; simile okazas kun la [[Arĝentmevo]] kaj la [[Glacimevo]]. La specio apenaŭ malproksimiĝas de sala akvo en golfetoj, estuaroj, insuloj, strandoj, kotejoj aŭ proksime de marbordo, ankaŭ ĉe kajoj aŭ ŝipoj, ankaŭ laŭ riveroj, sed ne malproksime de marbordo. Maloftege estas rara vaganto al okcidenta regiono [[Palearkta ekozono|Palearkta]] kun nur kelkaj vidaĵoj en [[Maroko]], la insuloj [[Kanarioj]] kaj pli malfrue eĉ en [[Britio]] vintre de 2006/2007. Same en orientaj insuloj de [[Havajo]].
==Aspekto==
Ĝi estas granda birdo, 61 ĝis 69 cm longa (maskloj estas iom pli grandaj ol inoj) kun blankaj kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto kaj '''perlogrizaj (helgrizaj) flugiloj kaj dorso'''. La flugilpintoj estas blankaj. La kruroj estas rozkoloraj kaj la tre hokoforma beko estas flava kun '''ruĝa antaŭfina makuleto en suba makzelo'''. Vintre la kapo kaj nuko aperas iom malhelaj kaj ankaŭ la antaŭfina bekomakuleto malheliĝas. Junuloj estas brunaj aŭ grizaj kun nigraj bekoj, kaj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj.
Linio 46:
 
{{Ĥaradrioformaj birdoj}}
{{Portalo Birdoj}}
 
[[kategorio:mevoj]]
[[kategorio:Ĥaradrioformaj]]
[[Kategorio:Bestoj el la Palearkta ekozono]]
 
[[cs:Racek šedokřídlý]]