Roman Stopa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
nova ĉapitro pri scienca kontribuo
Linio 1:
'''Roman Stopa''' (naskiĝis la 8-an de julio 1895 en Wola Batorska apud [[Bochnia]], mortis la 15-an de aprilo 1995 en [[Krakovo]]) – pola lingvisto, afrikisto, folkloristo. Ankaŭ esperantisto.
 
Estis disĉiplo de la lingvokonantolingvistikisto, profesoro Jan Michał Rozwadowski. Eminenta pola fakulo pri [[klaketo|klaketaj]] lingvoj. Esploris lingvojn kaj folkloron de [[buŝmenojboŝmanoj]] kaj [[hotentotoj]] en Sudokcidenta Afriko. Lekciis afrikajn lingvojn kiel [[svahila lingvo]], [[haŭsa lingvo]], [[evea lingvo]], hotentotaj kaj buŝmenajboŝmanaj. Ankaŭ komparan muzikologion de [[Afriko]]. Ekde 1962 profesoro ĉe [[Jagelona Universitato]] en [[Krakovo]].
 
Profesoro Roman Stopa en la disertaĵo ''Die Schnalze, ihre Natur, Entwicklung und Ursprung '' (Pola Akademio de la Scipovoj, 1935) hipotezas pri la evoluo de klaketoj en elspirajn sonojn, per kio li kontraŭas al la teorio de Trombetti, kiu opiniis male. Laŭ la profesoro klaketoj kiel sonoj estas pli aĝaj ol vokaloj kaj konsonantoj, kiuj devenas de ili. Li asertas, ke la klakoj estas protokonsonantoj por la tuta homaro kaj la nunaj eksplodaj, [[afrikato]]j kaj [[frikativo]]j de ili devenas. En artikoloj pri ĝenerala [[fonetiko]] el la jaroj 1955-1960 jese respondas por malpermesita en afrikistiko la demando ĉu oni povas kompari klaketajn lingvojn kun la senklakaj. Sekve proponas novan rearanĝon por klasifiki lingvojn de Afriko. Li hipotezas, ke la lingvoj de [[Afriko sude de Saharo|Nigra Afriko]] apartenis al kvar lingvo-grupoj: [[Kosa lingvo|khoisan]], [[Sudano|sudana]], [[Bantua lingvaro|bantua]] kaj [[semidaj lingvoj|hamido-semida]] kaj estas origine ligitaj inter si pro la komuna subtavolaĵo – [[pigmeoj|pigmeo]]-[[Boŝmanoj|boŝmana]], kiu okupis la tutan Afrikon. Sian teorion prezentas en disertaĵo ''Genetic Unity of African Languages'' (Folia Orientalia, 1965).
 
==Verkoj==
Linio 11 ⟶ 13:
* ''Spod chłopskiej strzechy na katedrę uniwersytetu'' (De pajlotegmenta vilaĝkabano al universitata katedro ...), 1987; rememoroj
* ''Studies in African Languages'', 1993
 
La liston de pli ol 50 publikaĵoj de Roman Stopa aperigis “Przegląd Orientalistyczny” (Orientalistika Revuo), en sia afrik-tema n-ro 3/1970 en prilaboro de Rajmund Ohly. Unikan kolekton de eksponaĵoj el sud-okcidenta Afriko - transdonitan de la profesoro - posedas Etnografia Muzeo nome de Seweryn Udziela en [[Krakovo]].
 
 
==Fonto==
Rajmund Ohly, ''Prof. Roman Stopa (w 75-lecie urodzin)'', "Przegląd Orientalistyczny" 3(75)1970
 
Wielka Encyklopedia PWN (volumo 26), 2005