Riverogrundo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Riverogrundoj''' estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝa procezo de akumuliĝo de humo kaj aluviiĝo. Tiuj ĉi grundotipoj estas ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:34, 2 aŭg. 2010

Riverogrundoj estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝa procezo de akumuliĝo de humo kaj aluviiĝo. Tiuj ĉi grundotipoj estas inicialaj grundoj, ili estas sufiĉe junaĝaj. Al la atingo de stato pedoklimaksa defendas regula aluviiĝado. Temas pri A-C grundoj, la C-horizonto povas konzisti el diversaj materialoj depende de karaktero de rivero, ĉefe depende de tio, ĉu la grundo troviĝas je supra parto de fluo, meza, malsupra ktp. Sed grava estas ankaŭ dependo de karaktero de fizikgeografiaj parametroj de ĉirkaŭa lando. La A-horizonto havas regule helan koloron. La riverogrundoj ekestas en malplialta, tuj ĉerivera nivelo de rivera aluvio (kiel formo de reliefo). En pli alta, geneze pli aĝa nivelo ekestas tiel nomataj aluviaj grundoj, kiuj havas aliajn kvalitojn.