Madreaj pinaroj-kverkaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Devils-Peak Sierra-SanPedroMartir BajaCalifornia Mexico.jpg|thumb|220px|Pinto de la Diablo ( Sierra de San Pedro Mártir ).]]
[[Dosiero:Mountains01-Sierra SanPedroMartir-BajaCalifornia-Mexico.jpg|thumb|220px|Sierra de San Pedro Mártir : bildo rigardante [[Pacifika Oceano|Pacifikan Oceanon]] okcidenten.]]
[[Dosiero:Sierra Madre.jpg|thumb|220px|Arbaroj je altitudo de 3500m.]]
La '''Madreaj pinaroj-kverkaroj''' estas [[Subtropiko|subtropikaj]] [[arbaro]]j kiu troviĝas en la [[montaro]]j de [[Meksiko]] kaj [[Sudokcidenta Usono]]. La organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : ''Conservation International'' ) indikis ĝin kiel [[biodiverseco-varmpunkto]]n.
 
La Madreaj pinaroj-kverkaroj troviĝas ĉe pli altaj altitudoj en la ĉefaj meksikaj montaroj, [[Okcidenta Sierra Madre]], Orienta Sierra Madre, [[Sierra Nevada (Meksiko)|Sierra Nevada]], [[Suda Sierra Madre]], Sierra Madre de Oaxaca, la montaroj de [[Basa Kalifornio (duoninsulo)|Malsupra Kalifornio]], kaj estas ankaŭ proksimume 27 [[enklavo]]j en suda [[Arizono]], [[Nov-Meksiko]] kaj en okcidenta [[Teksaso]], kie oni konas ilin kiel [[Madreaj ĉielinsuloj]].
Linio 8 ⟶ 9:
Naturprotekto Internacie taksas la origina areo de la arbaroj je 461 265 km². Je pli malaltaj altitudoj la arbaroj estas ĉirkaŭataj de aliaj [[ekoregiono]]j, plejofte subtropikaj [[dezertoj kaj kserofitaroj]], arbaroj, kaj [[herbejo]]j. Arbaraj areoj estis izolitaj unu de alia kaj de la pinaroj-kverkaroj de [[Okcidenta Sierra Madre]] al sudo kaŭze de la varmiĝo kaj sekiĝo de la [[klimato]] ekde la [[glaciepoko]].
 
La pinaroj-kverkaroj konsistas el arbareroj de [[kverko]] ( ''Quercus'' ), [[pino]] ( ''Pinus'' ), [[pseŭdocugo]] ( ''Pseudotsuga'' ) kaj [[abio]] ( ''Abies'' ). La arboj ĝenerale troviĝas en miksaj arbareroj, kvankam homogenaj arbareroj ekzistas. La pinaroj-kverkaroj gastigas kvaronon de la meksikaj plantospecioj. En Meksiko troviĝas 44 el la 110 pinospecioj, kaj pli ol 135 kverkospecioj, pli ol 30 pocentoj el la kverkospecioj en la mondo. Plantospecioj, derivitaj de Madreaj prauloj, konataj kiel la MadroMadrea-Terciara flaŭro, estas grava elemento el la ekoregiono Kaliforniaj arbustaroj kaj maldens-arbaroj.
 
La [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) agnoskas plurajn diferencajn ekoregionojn pri la pinaroj-kverkaroj, baziĝante sur [[Geografio|geografia]] distribuo kaj specia mikso.