Stefano Keller: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korekto de kategorio-nomo
En 2010 en UK en Havano li estas elektita kiel Estrarano de UEA respondeca pri eksteraj rilatoj.
Linio 4:
Li junaĝe vivis kaj studadis en [[Hungario]]. Rezulte de siaj universitataj studoj en [[Budapeŝto]] li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.
 
Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro [http://hu.wikipedia.org/wiki/Czeizel_Endre Czeizel Endre] en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en [[Budapeŝto]]. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn ''Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986'' (hungare) <ref>[http://sunny.medinfo.hu:8080/cgi-bin/w1.sh?session=403897587&infile=authk.glue&style=authk&nh=500&calling_page=hitlist.glu&key=16000 ''Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986''], {{hu}}, Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986, ''Magyar Nõorvosok Lapja''</ref>, kaj ''An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978'' <ref>''[http://ije.oxfordjournals.org/cgi/content/abstract/12/4/445 An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungar]'', Etologia takso de kreskanta okazo de nenormala denaska membromalpliiĝo en Hugario, ''International Journal of Epidemiology''</ref>, kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun [[Julinjo kaj Ludoviko]] Farkas-Moln&aacute;rMolnár, li prezentis dum prelegoj en la [[Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo]] (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskitaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo", <ref>8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5</ref>.
 
Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la [[Zuriko|Zurika]] ''Stiftung Szondi Institut'', studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de [[Leopold Szondi]].
Linio 18:
Inter 1982 kaj 1986, Stefano Keller estis plentempa esperanto-instruisto kaj metodologo en kunlaboro kun [[Claude Gacond]], en [[La Chaux-de-Fonds]], ĉe [[Kultura Centro Esperantista]]. Dum tiuj jaroj de intensa aktiveco poresperanta, li estis unu el la kunfondintoj de [[Junularo Esperantista Svislanda]] (JES), kun [[Dietrich Michael Weidmann]] kaj [[Chantal Gacond]].
 
Por konatiĝi kun aliaj popoloj, kulturoj, kaj por informi pri la internacia lingvo, li vojaĝis 2-foje al [[Srilanko]] por tie organizi prelegojn kaj instrui Esperanton al lernantoj en universitatoj, publika biblioteko de Colombo kaj en la laborministerio. Pri siaj spertoj li raportis en ''Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?''<ref>[http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1463 ''Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?''], Stefano Keller, KCE, La Chaŭ-de-Fonds, 1984 </ref>. Ankaŭ dum sia vojaĝo en Sudameriko, specife en [[Peruo]], kun la kroma celo krei vojaĝplanon por turistoj renkontiĝemaj, Stefano Keller kunvenis kun lokaj esperantistoj. Li profesie organizas vojaĝojn alternativajn al la kutimaj amasvojaĝplanoj.
 
En la 90-aj jaroj Stefano Keller kreis la projekton: '''Esperanto en Maŭricio'''. Kadre de tiu agado li tradukis ŝatatajn kantojn de konataj maŭriciaj artistoj el [[Morisyen]] la [[Listo_de_kreolaj_lingvoj|kreola lingvo]] de [[Maŭricio]] al Esperanto: ''[[Mary-Jane Gaspard]] (Nur Amiko)'', ''[[Negro Pou la Vi]] (La Persisto)'', kaj agante pri la regiono de Hinda Oceano, li aldonis al tiu ''Etno-muzika produktado'' esperanta la kanton de la bando el [[Madagaskaro]]: ''[[Grupo Ligilo]], Trait d'Union (Granda Festo)''. Sekve de lia konvinka agado, pluraj retejoj de maŭricianoj en kaj ekster la insulo, kaj la lokaj amaskomunikiloj komencis skribi, paroli pri Esperanto. Stefano Keller mem kreas retejojn kaj sukcesis aldoni ligojn kaj esperantajn paĝojn al ofte vizitataj retejoj de maŭricianoj.
Linio 26:
Komence de la jaro 2006 Stefano Keller estis elektita sekretario de '''[[Svisa Esperanto-Societo]] (SES)''' kaj iĝis unu el la redaktantoj de ''SES informas'', bulteno de la societo.
 
En septembro 2006, li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: [http://www.comptoir2006.utopix.ch/ Comptoir Suisse]<ref>[http://www.comptoir2006.utopix.ch/ Comptoir Suisse]</ref>, kie kun [[Mireille Grosjean]] kaj [[Nicole Margot]] li partoprenis publikajn prelegojn, diskutrondojn <ref>[http://www.comptoir2006.utopix.ch/upload/pressreleases/pressrelease_5115.pdf Gazeta recenzo]</ref>.
 
Li daŭre kunlaboras kun la arkivisto de [[CDELI]], [[Claude Gacond]] helpante lin en la reta publikigo de katalogoj kaj aliaj informoj priesperantaj. Ankaŭ kiel esperanto-instruisto li ofte gvidas studgrupon dum la studsabatoj en [[CDELI]].
Linio 33:
 
Ekde januaro 2009, Stefano Keller estas ĉefreprezentanto de [[UEA]] ĉe [[Unuiĝintaj Nacioj]] en [[Ĝenevo]].
En 2010 en [[UK 2010|UK en Havano]] li estas elektita kiel [[Estraro de UEA|Estrarano de UEA]] respondeca pri eksteraj rilatoj. <ref>[http://www.liberafolio.org/2010/probal-dasgupta-reelektita-en-kubo Probal Dasgupta reelektita en Kubo], [[Libera Folio]], 2010-07-30</ref><ref>[http://www.uea.org/kiu/estraro.html La Estraro]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references/>
 
==Eksteraj ligiloj==