Fermín Salvochea: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
Li estis ĉefa estro de la Kantono de Kadizo, kaj je ties fino, li estis arestita de la trupoj de la [[generalo Pavía]], juĝita en Sevilo kaj kondamnita je ĝismorta malliberejo, kaj suferis karceron en [[La Gomera]] kaj en [[Ceuta]]. Li malakceptis forpardonon kiun havigis la kadiza municipo en 1883, kaj li fuĝis al [[Maroko]]. Seniluzigita de la politika vivo kaj de la parlamentismo, estis dum siaj karceraj jaroj kaj en ekzilo (post la fuĝo, li iros al Francio), kiam li iĝos firme [[anarkiisto]], de la tendenco [[Anarki-komunismo|anarkikomunista]].
 
Kiam mortis [[Alfonso la 12-a (Hispanio)|Alfonso la 12-a]], li estis denove amnistiata, kaj revenis al Kadizo, kie li fondis la ĵurnalon ''El Socialismo'', en kiu li publikigas, inter aliaj, artikolojn de la fama anarkikomunisto [[Kropotkino]], kaj tiele enmetis la anarkokomunistan pensomanieron en la hispanaj liberecanaj etosoj, ankoraŭ majoritate anarkikolektivismaj kaj tiele instigante al interna debato. Li organiziz la unuan 1-an de Majo en Kadizo en 1890, kaj pro tio li estos antaŭarestita venontjare. Kiam li estis en karcero okazis la kamparana insurekcio de Jerez de la Frontera de 1892 pro kiu li estis akuzita de falsaj atestoj kaj kondamnita je 12 jaroj de prizono. Nova amnistio permesis lin eliri el la karcero en 1899, kaj alvenis denove al Kadizo (kie li konis [[Pedro Vallina]]), de kie tuje li eliros al [[Madrido]]. Tie li kunlaboros kun la [[Revista Blanca]] de la liberecanoj [[Joan Montseny]] kaj [[Soledad Gustavo]] kaj, ĝenerale li partoprenis en la anarkiista agado de la ĉefurbo. Li estará presente y apoyará la huelga general de 1902.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1842|Salvochea, Fermín]]