Aŝoko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
Antaŭ ol Aŝoko iĝis reganto, li estis urbestro de sia patro en la urbo [[Taksila]] en la nordokcidento de la imperio.
 
[[Dosiero:AsokaKandahar.jpg|eta|dekstra|Dulingva surskribo en la [[greka]] kaj la [[aramea]] de la reĝo Aŝoko, [[Kandaharo]] (Shar-i-kuna); ''muzeo Kabul''.]]
Aŝoko unue paŝis en la spuroj de sia avo klopodante disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ la [[kalingoj]], kies imperio etendiĝis en la sudorienta parto de [[Hindujo]]. Post teruraj soldataj perdoj, li decidis ĉesi batalojn, li akceptis [[budhismo]]n kaj li fariĝis ties granda subtenanto.
Fonto de tio estas mematesto: roksurskribo, kiun oni pretigis kvar jarojn poste, laŭ kiu militista venko estus sensenca, grava estus nur la venko de la ''[[darmo]]''.
Tiel li komencis kvardekjaran regadon de paco kaj feliĉo. Pro lia merito budhismo disvastiĝis el la norda Hindujo ankaŭ en la ceterajn landojn, precipe sur [[Sri-Lanko]]n.
 
== Spuroj restantaj ==
[[Dosiero:AsokaKandahar.jpg|eta|dekstra|Dulingva surskribo en la [[greka]] kaj la [[aramea]] de la reĝo Aŝoko, [[Kandaharo]] (Shar-i-kuna); ''muzeo Kabul''.]]
En la ruinoj de Kalinga, kavernoj malfermiĝas en la rokoj. Dum jarcentoj vivis tie budhistaj kaj ĵainaj monaĥoj solaj fore de homaj iluzioj. Proksime al la batalkampo pagodo blanka kaj ronda superrigardas la horizonton. Tiel fore kiel portas la vido videblas verdaj kampoj ĉirkaŭ tiu templo dediĉita al paco. Senmovaj leonoj gardostaras ĉe la enirejo kaj sur la domo de la konstruaĵo staras pluraj paroj kun la brakoj etenditaj ĉielen, kiel konektitaj al la kosmo.
 
La fonot de la plimulto de niaj scioj pri Aŝoko devenas de la multaj surskribaĵoj, kiujn li gravurigis sur kolonojn kaj rokojn en sia tuta imperio, ĉefe en la lingvo māgadhī ([[prakrito]]) en la skribo brāhmī (kaj foje en literoj de la alfabeto ''kharoṣṭhī''), sed ankaŭ en la [[greka]] kaj la [[aramea]].
 
Tiuj surskribaĵoj estas la unuaj atestoj skribaj de la hinda lingvo, kaj tiu skribo naskis ĉiujn aliajn [[abugido|duonsilabarojn]] troveblajn nun en Hindujo (kiel la [[nagario|nagaria]]), sed ankaŭ helpis la disvastiĝon de budhisma etiko kaj kuraĝigis al [[senperforto]], akcepto de la doktrino de la [[darmo]], devo kaj justa konduto.
Noteblas ankaŭ la gravo donita al prakrito, kaj ne al ''nobela'' kaj literara lingvo, la [[Sanskrito]], kio evidentigas la celon esti komprenata de la popolo.
 
Aŝoko pligrandiĝis la ĉefurbon Pāṭaliputra - la nuna [[Patnao]] - kaj konstruigis tie palacon en persa stilo. Li kunigis la konsilion de Pataliputra, la 3-an budhisman konsilion en [[-253|253 a.K.]] aŭ [[-243|243 a.K.]]).
 
Ĝis la brita koloniado, ĉirkaŭ 2.000 jarojn poste, neniam ekzistis tiel granda parto unuiĝinta sub ununura registaro en la hinda subkontinento.
 
La [[Kapitelo|kapiteloj]] de la kolonoj de Aŝoko, nomataj ''lāt'', estas nuntempe unu el la simboloj de la hinda respubliko.
 
==Referencoj==