Skotgaela literaturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
Same disvolviĝas la gaela novelarto. Aktuale, eble la plej admirata romanisto estas Aonghas Pàdraig Caimbeul, kies unua longa romano, ''An Oidhche Mus do Sheòl Sinn'' ("La nokto antaŭ nia forvojaĝo", 2003, estis bonvenigita en Skotlando kiel la plej bona gaela romano iam verkita. Eĉ pli entuziasme oni laŭdis liajn sekvantajn romanojn ''Là a’ Dèanamh Sgèil do Là'' (“Tago al tago transdonas diron”) 2004. En 2007, Caimbeul eldonis trian romanon, ''An Taigh-Samhraidh'' ("La somera domo"). Lastatempe aperis pluraj aliaj romanistoj kaj novelistoj lerte uzante la gaelan lingvon. Ne ĉiuj verkistoj en la skotgaela, tamen, estas skotaj. Ilia nombro inkludas aŭtorojn el Kanado, Anglio, Irlando, kaj el aliaj partoj de la mondo.
== [[Dosiero:An Oidhche.jpg]] ==
 
(Fonto: Skanita foto de la kovrilo de ''An Oidhche Mus do Sheòl Sinn''.)
 
Sendube la plej glora gaela poeto de nia epoko estas Somhairle MacGill-Eain (angligita: Sorley Maclean), kiu (kiel la skota poeto en Esperanto, William Auld) estis proponita por la Nobel-Premio por Literaturo. Aliaj elstaraj poetoj de la 20ª jarcento estas Deòrsa Mac Iain Deòrsa, Iain Mac a’Ghobhainn, Dòmhnall MacAmhlaigh kaj Ruaraidh MacThòmais. La laste nomita, denaska gaelparolanto el la insulo Lewis (gaele: Leòdhas) estis universitata profesoro pri keltaj lingvoj en Glasgovo. En 1952, li kaj alia kolego fondis la gaelan literaturan revuo ''Gairm'' (“Voko”), kiu estis eldonita ĉiujare ĝis 2002. Dum tiuj 50 jaroj, MacThòmais seninterrope redaktis la revuon en kiu aperis tradiciaj rakontoj, noveloj, felietonaj romanoj, vojaĝrakontoj, biografioj, sciencaj artikoloj, politika komentaro, ktp. La inkludo de teknika legaĵo aldonis multe da vortoj al la faka terminaro en la gaela. MacThòmais ankaŭ iomete normigis kaj simpligis la gaelan ortografion, sed ne sufiĉe por arkaikigi pli fruajn tekstojn.
Verŝajne neniu en nia epoko tiom kontribuis kiom li al la gaela literaturo kaj al la konservado, disvolvo kaj modernigo de la lingvo. Li instigis junajn verkistoj eldoni siajn skribaĵojn en la revuo, kaj lia influo persistas. Post lia emeritiĝo, nova simila revuo, nome ''Gath'' (plursignifa titolo, kies signifo povas esti “pikilo”, “rajo”, “sago”, ktp) iĝis “posteulo” de ''Gairm'', sub redakto de profesoro Donald Meek. Verkisto el diversaj landoj krom Skotlando kontribuas al ''Gath'', kiel ankaŭ ĉiam okazis ĉe ''Gairm''.
Linio 36 ⟶ 32:
Nun oni esperas ke la ekzisto de gaela altlernejo ''Sabhal Mòr Ostaig'' sur la insulo Skye, kiel parto de la Alteja Universitato, plie instigas la kreadon kaj legadon de gaela literaturo. Pluraj antaŭaj studentoj de tiu altlernejo jam verkas kaj eldonas siajn proprajn skribaĵojn en la gaela.
 
Dum la 20ª-a jarcento estis eldonitaj multaj libroj de ĉiuj genro en la skotgaela, kaj malgraŭ la konstanta ŝrumpado de la nombro da gaelparolantoj en la Altaĵo kaj la Insuloj, tiu eldonada aktiveco daŭris kaj kreskis. Eĉ pli da verkoj estas eldonata nun en la unuaj jaroj de la nova jarmilo, kaj novaj verkistoj kaj poetoj konstante aperas. Tiu literatura revigligo estas precipe dank’ al Ruaraidh MacThòmais kaj aliaj gvidantoj de la gaela afero. La restaŭro de la Skota Nacia Parlamento en 1997, kun pli da oficialigo de la gaela, ankaŭ kontribuas al la konservado de la lingvo.
 
== La gaela en Kanado ==