Enhavo forigita Enhavo aldonita
e anstataŭo de fotaĵo per alia (kun konsento de P. Dvořáková)
kompletigo de informoj
Linio 15:
 
Origine mi devenas el [[Prago]], nur en 2003 nia familio transloĝiĝis al Suda Bohemio al urbo [[Písek]], kie ni cetere ege kontentas.
Ekde 2006 mi gvidas Esperanto-klubon en [[Písek]]. Ekde oktobro 2008 mi estas membro de la estraro de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]], mi zorgas pri kluboj kaj pri asociaj projektoj (komputila klerigado de la membraro, ĈEA-retejo, multmedia E-datumbazo, tradukado de turismaj tekstoj, migra ekspozicio pri Esperanto k.a.).
 
Komence de aprilo ni organizas en Písek internacian semajnfinan aranĝon [[Sabla Printempo]], (seminario "Esperanto kaj Interreto"); en 2008 kadre de ĝia programo okazis, kunlabore kun [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo]] kaj [[E@I]], ankaŭ '''Trejnseminario pri Vikipedio'''.
Same en 2009 kaj 2010 la aranĝo estis plene dediĉita al trejnado pri "Esperanto kaj [[Interreto]]".
 
En Vikipedio mi aktivas ekde septembro 2007, mi okupiĝas precipe pri biografiaj artikoloj pri (plejparte) ĉeĥaj muzikistoj, pentristoj kaj aliaj personecoj, kaj pri interesaj urboj/vilaĝoj kaj burgoj/kasteloj de Ĉeĥio.
Kiam tion tempo permesos, mi ŝatus verki ankaŭ artikolojn pri miaj profesiaj interesoj (naturkuracado, spiritaj instruoj, etna kaj medita muziko). Ekde novembro 2010 mi klopodas utiligi por verkado ankaŭ artikolojn el [[WikiTrans]].
 
Dum [[KAEST]] en novembro 2008 mi gvidis kun [[Yves Nevelsteen]] kaj [[Miroslav Malovec]] trejnseminarion por kontribuantoj al Vikipedio, kiun aktive partoprenis 17 personoj. PlianPluajn trejnadon por 10 personojtrejnadojn mi gvidis en januaro 2009 en [[Pardubice]] kaj, en aprilo 2009 dum [[PSI]] (Paska Semajno Inrernacia) en [[Sankt Andreasberg]] ([[Germanio]]). kaj en novembro 2010 dum [[KAEST]] en [[Modra]](kun [[Marek Blahuš]]).
 
Krome mi nun lernas komputile prilabori muzikon kaj ŝatus krei '''ciferecan datumbazon pri Esperanto-muziko''' (mi posedas hejme pli 200 operariojn kaj artkantojn, tre bonkvalite tradukitajn al Esperanto, ĝis nun plejparte tute ne publikigitajn ie ajn,kune kun muziknotoj; poste mi ŝatus larĝigi ĝin ankaŭ al aliaj muzikĝenroj). Interesiĝantoj pri kunlaboro tiusfere estas tre bonvenaj!