La Bamba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
oficiala himno de TEJO
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
La "bambumado" naskiĝis en aŭgusto [[1982]] dum la [[IJK 1982|38-a Internacia Junulara Kongreso]] en [[Loveno]], kiam (verŝajne dum la Flandra balo la [[4-a de aŭgusto|4-an de aŭgusto]]) la [[Flandrio|flandroj]] montris tiun dancon, kiu tiam jam estis tradicia en [[Belgio]].<ref>Por enkonduki tiun ĉi kutimon onidire sufiĉis nur duona klariga paĝo en la kongreslibro ''(pĝ. 3 ĉe Vanden Bempt)''.</ref><ref>Mencion pri La Bamba kiel parto de la Flandra balo vidu en ''pĝ. 78 ĉe Vanden Bempt''.</ref> La origina danco estis iom pli rafinita: tiu, kiu invitis al kisado, devis subiĝi sur unu [[genuo]]n, proponante la alian genuon al la invitoto kiel sidilon dum la kisado. Tiu detalo rapide malaperis el la esperantista versio de la danco.
 
Pro la ekstrema populariĝo de la danco en la [[junularo|junulara]] [[esperanto-kulturo]], la [[Estraro de TEJO|estraro]] de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] en la jaro [[1990]] dum la [[IJK 1990|46-a IJK]] en [[Playa Girón]] akceptis la kanton La Bamba kiel oficialan [[himno]]n de TEJO.<ref>Wandel, Amri: ''De Playa Girón al Villa Trópico''. In ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', n-ro 1239 (9), Septembro 2010, paĝo 185.</ref> Tiu decido estis nuligita de alia estraro kelkajn jarojn poste.
 
==Kanto==
Linio 64:
== Fontindikoj ==
* [[Marc Vanden Bempt|VANDEN BEMPT, Marc]]: ''Kongreso en Belgio : Memorlibro pri la 38a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, 1982''. [[Leuven]] : [[Esperanto 2000]], [[1983]]. 142 paĝoj.
 
== Piednotoj ==
<references/>